Quantcast
Channel: poezio Archives - La Ondo de Esperanto
Viewing all 89 articles
Browse latest View live

Vintra poezio: Hilda Dresen

$
0
0

Hilda Dresen

VINTRA LUNO

La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj.
Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’.
Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj
Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.

Kaj sopiroj arĝentecaj tra la koro milde glitas,
Similantaj al survitra delikata frostoflor’,
Kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas
Malgraŭ tempo enlitiĝa, malgraŭ la malfrua hor’.

En la ĉambro, kien falas luna brilo tra l’ kurtenoj,
Kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar’,
Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
Por fantoma ludo glitas la lunlum’ laŭ la klavar’.

Jen, la luno tute male nun efikas al animo:
La lunbrilo froste morta ŝajnas plena de danĝer’.
Inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
Malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝus mi sub nigra ter’.

Ĉi tiu poemo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn


Kvar poemoj de Julio Baghy (1891-1967)

$
0
0

Julio BaghyAntaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967 en Budapeŝto mortis Gyula “Julio” Baghy (1891–1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) kaj aliaj libroj.

Pli detale pri Julio Baghy legu en la artikolo Julio Baghy, homo homa de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en la rubriko “Nia trezoro” de La Ondo de Esperanto, kaj hodiaŭ, je la 50 mortodatreveno de “Paĉjo” ni proponas al vi kvar el liajn poemojn (morgaŭ en nia retejo aperos lia novelo).

ĈE SAMOVARO

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:

“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan…
Ĉu vi konas pli kruelan?”

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan…”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

IVAĈJO

Ivaĉjo estis brava kampobubo,
naiva filo de vilaĝa rond’.
En bluokuloj mankis zorgonubo,
neniom sciis li pri l’ granda mond’.
La vivon miris li kun pia timo,
kantadis gaje dum la kamplabor’
kaj sur la pajla lito al patrino
biblion legis dum vespera hor’…

Sed venis tempo, mondon detruanta,
kanonoj blekis: buŝo de l’ milit’
kaj lin forrabis tiu buŝ’ giganta…
Tre orfaj restis — kampo, pajla lit’,
sed ili memoris kun kutima pio
pri lastaj vortoj de l’ patrin’ al fil’:
“Ivaĉjo kara, diras la biblio.
armiluzanto mortas per armil’…”

La batalkampo en li miron vekis…
Ne greno kreskis tie, sed grenad’,
ne birdoj pepis, sed ŝrapneloj blekis,
ne gaja kanto sonis, sed vead’
kaj ne plugilojn, sed pafilojn premis
la fortaj manoj spasme kun furor’…
Ivaĉjo miris kaj elkore ĝemis:
“Ne de la Dio estas ĉi labor’…”

Li ĵetis for pafilon, bajoneton
kaj senarmile staris en arme’
kaj senarmile ŝturmis drato-reton
kaj senarmile servis en tranĉe’
kaj vanis puno kaj ordon’ de l’ stabo,
la kapon ĉiam nee skuis li.
Obstine diris la vilaĝa knabo:
“Mi konas nur — dek leĝojn de la Di’…”

Perfido… Mortverdiktis la juĝisto
kaj kvin soldatoj tuj fortrenis lin…
Dum lasta marŝo pensis li pri Kristo
pri la biblia krista disciplin’…
Ŝtonkoraj kamaradoj… Pastro mankis…
nur ĉirpis kampa gril’ tra l’ monta mut’…
Ivaĉjo preĝis, Dion psalme dankis,
mildkore iris al la ekzekut’…

Dum ŝargis la soldatoj li subite
ekpalpis ŝarĝon de la panosak’…
En ĝi postrestos pano netuŝite,
patrinfarita pan’ el hejma bak’…
Li prenis ĝin, karesis kun kompato…
eklarmis… Kiel peze en la man’!
Ivaĉjo ĝin etendis al soldato:
“Akceptu, frato! Estu via pan’…”

NUR MIGRI, ĈIAM MIGRI, MIGRI FOR

Nur migri, ĉiam migri, migri for,
postlasi ĉie iom el la kor’,
al hejm’ sopiri ekster hejma ter’,
sed hejme sklave revi pri l’ liber’
kaj ree kuri for ĝis spira halt’
de ombra fundo al sunriĉa alt’;
jen vivo mia: migro kaj sopir’…
Celperda halto kaj celserĉa ir’.

Forviŝi fremdan larmon per konsol’,
sed lasi flui propran en la sol’
kaj arlekeni kun kaŝita larm’
por senti korkareson de korvarm’,
dividi min kun donacema sent’
kaj poste vei pro l’ malfrua pent’;
jen sorto mia: dono kaj ricev’…
Semado vana kaj senfrukta rev’.

Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:
ideo, celo, bono, vero, am’…
Mi scias, ke la tuta glora mond’
nur estas en dezerto seka font’.
Por ĉerpi el ĝi, por vivteni nin
la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin,
Fatalo: klara vido, blinda mir’…
Infera sobro, migro en delir’.

ESTAS MI ESPERANTISTO

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
“Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo,
la movado, organizo
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros “rondo familia”,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2017/03/baghy-2/

Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

$
0
0

Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj de la mondo oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu, laŭ Wiliam Auld, «kvazaŭ mem ellaboris la tutan “tradician poezion” en Esperanto».

Ni proponas al vi relegi lian poemon En amara horo, verkitan en 1924 kaj aperintan en la unua ciklo “Eĥo de l’ Forta Voko” de la poemaro Streĉita kordo (1931), eble la plej referencata poemaro en nia literaturo. En ĝi nia “poeto sen popolo” malgraŭ la malperfektaĵoj de la esperantista “popolo” (dormema rondo familia, stranga sekto eta) deklaras sian fidelon al Esperanto “ne glora kaj fiera”m sed “orfa, senpotenca, senforta, senmatura, / Svenema kaj senhelpa kaj — eble — senespera / Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura”, kiun li taksas “la konsolo en nia mond’ amara”.

Poemoj akompanu vin ne nur en la Monda Tago de Poezio.

Kálmán Kalocsay

EN AMARA HORO

Nenio estas vi, nenio,
Se, pri la senco sen konscio,
Vi hurlas pri la “nova sento”!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, fort’ magia:
Dormema “rondo familia”.

Ĉu la ĝiskreva himnokanto,
Kolekta, koresponda vanto,
Kaj ke pri gramatikreguloj
Disputas aro da stranguloj
Rajdante sur la Fundamento:
Jen estas do la Nova Sento?

Ke rifuĝante de la devoj,
Nur gapas vi kun strabaj revoj
Kaj alprenante dignan pozon
Kelkfoje ĵetas vi almozon
Sur la altaron de l’ Afero:
Ĉu tio estas do ofero?

Mi batas. Fraton batas frato.
Lin mem turmentas ĉiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, gvida torĉo,
En sorĉ’ malbona — bona sorĉo!

Kaj, kvankam “stranga sekto eta”,
Sed fidi, lukti, venki preta,
Por kiu, malgraŭ ĉia moko,
La mond-iranta Forta Voko
Ne sangmalriĉa iluzio,
Sed estas kredo, religio!

Oferoj nutras la aspirojn,
Postulas ĉiu venk’ — martirojn!
Ne kovru palo vian vangon,
Neniu volas vian sangon,
Sed donon, faron, kaj fervoron
Kaj koron, sed la tutan koron!

Ve, ĉio vana! Mi konscias,
Ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto
Amuziĝanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
Por mi — poeto sen popolo!

*

Poeto sen popolo, ho animprema scio,
Ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko…
Forsonos senresone la plora melodio,
Kiel ŝirita kordo en forlasita loko.

Ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
Kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
Aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
Kaj eksilenti — patro de versoj abortitaj?

Pli oportune estus kaj certe pli prudente:
La vanajn sapvezikojn plu ne flugigi blove,
Kaj ektirinte ŝultrojn feliĉindiferente,
La “Kanton de la Sklavo” ne kanti plu Schulhofe.

Sed kien iri? Kie troviĝas idealo,
Sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
En kies altartukon, freneze, post batalo,
Neniu adoranto jam viŝis sangan manon?

Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj — eble — senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.

Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale
En nokto de la mondo. Vi kiel povis trili!
Vin oni ne aŭskultis, buĉadis sin “reale”…
Ĉu ŝtopu mi l’ orelojn por ilin eksimili?

Ne! En la kor’ plusonu la kanto dolĉetrila,
Ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara!
Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila,
Vi estu la konsolo en nia mond’ amara!

(1924)

Fonto: Streĉita kordo. Budapest: Literatura Mondo, 1931. P. 33-35.

Nikolai Lozgaĉev naskiĝis antaŭ 60 jaroj

$
0
0

LozgaĉevAntaŭ 60 jaroj, la 16an de majo 1957 naskiĝis Nikolaj Viktoroviĉ Lozgaĉjov (Лозгачёв, 1957-98), konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano kaj fine redaktoro de la almanako Sezonoj, kunkompilinto de Rusa Antologio (2003), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj poemoj kaj kantoj, kiuj aperis en lia poemaro La Tago del Eterno (1987), en La birdo Gamajun de Vysockij (1989) kaj en Kvarteto (1996), komponisto kaj plenumanto de originalaj kaj tradukitaj kantoj en Esperanto. Okaze de lia 60-jariĝo ni publikigas ĉi-sube liajn aŭtobiografiajn notojn, verkitajn en 1992, ses jarojn antaŭ la morto.

Aŭtobiografiaj skizoj

Mi naskiĝis la 16an de majo 1957 en “klasika” laborista-kamparana familio. La plej malproksima praulo, kiun mi konas, estas la praavo laŭ la patro. Li estis konstruisto de riverpontoj kaj li trairis la tutan Ruslandon de Niĵnij Novgorod, apud kiu naskiĝis mia avino, ĝis Ĥabarovsk, kie li mortis. Lian junan filinon post la intercivitana milito alveturigis al Permo soldato de la unua mondmilito, kiu iĝis mia avo. Li devenis el la urbeto Usolje en la supra fluo de la rivero Kama, sed li ekloĝis en la gubernia centro, okupiĝante pri kapvestoj individue, poste – kooperative, kaj transdoninte la profesion al mia patro. Nian duetaĝan brikan domon, en kiu antaŭ la revolucio estis juvel-magazeno, kaj poste restoracio, li kun aliaj enloĝontoj rekonstruis por privataj apartamentoj. Li havis ankaŭ alian familion, sed li ne restis tie longe. En la 1930aj jaroj li estis kelkatempe en prizono, pri kio en la familio oni neniam parolis. Li mortis kvar jarojn antaŭ mia naskiĝo sub radoj de trajno ĉe strangaj cirkonstancoj. Mi ne povis lin koni, sed laŭ la multaj fotoj mi formis imagon pri li kiel tuteca, digna rusa homo de meza klaso.

La avo laŭ la patrino estis mezhava kamparano. Laŭ ŝiaj rememoroj li estis estimata de la vilaĝanoj, bonanima, kaj li ludis harmonikon. Li posedis forĝejon kaj abelujon. Kiam komenciĝis la kolektivigado, li estis elektita la unua kolĥozestro, sed baldaŭ li estis elproprietigita en la nova kampanjo. Li mortis pro sunbato en kampo dum plugado. La multnombraj gefiloj po iom transloĝiĝis al la regiona centro.

Mia patrino lernis la unuan jaron en pedagogia lernejo, kiam ŝi ekmalsanis je gripo, post kio ŝi perdis la aŭdkapablon. Ŝi ekloĝis ĉe la frato en Permo kaj ricevis kudristan profesion. Mia patro de la naskiĝo malbone aŭdas kaj nekorekte parolas. Li restis absolute analfabeta, lerninte nur iom kalkuli. Tiel mi devis lerni krom la normalan rusan, ankaŭ la misan lingvon de l’ patro kaj la lingvon de gestoj.

Pri mia edukado plejparte okupiĝis la avino, la patrino de la patro. Mi ĉiam rememoras ŝin kun dankosento. Kvankam ŝi lernis skribi kaj legi jam en matura aĝo, dum la senanalfabetiga kampanjo, ŝi posedis korektan urban lingvaĵon kaj ian denaturan inteligentecon. Ŝi mem ne sen kontento notis, ke la najbaroj nomas ŝin kun la patronomo, malkiel la ceterajn. Iam ŝi estis tradicie ortodoksa kristanino, sed poste, evidente sub la influo de la plej aĝa filo komunisto (kiu cetere estis kristane neprofitema) ŝi ŝanĝis Kriston je Lenin, nomante lin “la tera dio”. Sed la alia avino ĝis la fino restis profunde religia, dank’ al kio mi estas baptita kaj ricevinta la nomon de Sankta Nikolao. Kun honto kaj rideto mi rememoras miajn naivajn provojn pruvi al ŝi malsciencecon de ŝia kredo.

Mia infanaĝo finiĝis kun la morto de la patra patrino en 1972, kiam mi eniris en la aviad-teknikumon, kie mi ricevis la specialecon pri aviad-aparatoj. Tiuj kvar jaroj donis al mi multon: la verajn amikojn, kiujn mi kontaktas ĝin nun, la unuan adoleskan amon, interesajn vojaĝojn al Moskvo, Krimeo, Estonio, marŝojn tra la urala naturo, laboron en kolĥozoj, amatorajn okupojn pri teatro, muziko. Tiam mi ekŝatis Vysockij kaj komencis kanti liajn kantojn al amikoj. Kaj per Vysockij mi venis pli poste al poezio.

Poste mi iris por du jaroj al armeo, servante en la pilotlernejo de la ukrainia urbo Ĉernigov. La servo estis tolerebla, ja aviacion oni nomas “la inteligencio de la armeo”. Tamen mi tre sopiris pri la libereco kaj ne povis adaptiĝi al la armea ordo. Post la armea servo mi eklaboris en la perma avimotora uzino kaj samtempe ekstudis por ses jaroj en la vespera politekniko, tute inercie, ne supozante miajn verajn inklinojn.

Tiam, somere 1978, mi konatiĝis kun la ludo goo, kiu tre allogis min. Eble pro tio, ke mi neniam ludis ŝakon, kaj goo donis al mi memcertecon kaj egalajn ŝancojn, eble pro ekzotikeco. Sed mi ankaŭ sentis ian misian devon porti al la homoj ion nekonatan, sed konindan, pliriĉigi ilin. La saman senton poste elvokis en mi Esperanto, kaj eĉ nun – profesie – min allogis malvaste uzata en nia lando programlingvo MUMPS.

Mi opinias, ke tiu ludo multon donis al mi. Estas malfacile diri, ĉu ĝi influis min, ĉu mia karaktero kongruis kun ĝia spirito; eble tio efikis kune. Ja japanoj nomas ĝin “arto de harmonio” kaj diras, ke ĝi instruas la homon vivi. Ĝi ne toleras ŝakajn aventuristojn kaj postulas animan ekvilibron. Simpleco de ĝiaj reguloj similas al simpleco de Esperanto, sed kombinaĵoj, aperantaj sur la tabulo, mirigas per la varieco. Ĝia spirito tute disas de la mezepoka taktiko de la ŝakoj kun ilia figursimbola konkreteco kaj igas pensi globale, celante dividon de influoj kaj areoj. Supozeble ĝi estas la plej antikva ludo, genie simpla kaj varia, kiel la universo mem.

Tiam mi skribis al la revuo Scienco kaj Vivo, aperiginta kurson de goo, kaj al mi respondis Aleksandr Gonĉarov, kiu laŭ la volo de l’ ĉielo estis esperantisto. Li invitis min al esperantista tendaro en Ŝĉerbinka 1981 ludi goon, kie mi trafis en tute strangan, nekonatan kaj allogan medion, parolantan en nekomprenebla lingvo. Min interesis pure praktika flanko – la ebleco de lingva praktikado kaj ankaŭ la lingvistika fenomeno. Kvankam ankaŭ la etoso de la kunveno allogis min. Tie al mi estis donacita lernolibro kaj krome, laŭ la stranga koincido, tiama prezidanto de la perma Esperanto-klubo Aleksandr Ŝarov eklaboris en mia laborejo. Preskaŭ samtempe mi komencis verki versaĵojn en la rusa, lerni Esperanton kaj okupiĝi pri tradukado, kompreneble – pri mia ŝatata Vysockij. Esperanto konatigis min kun mia edzino, al kiu mi jam post duona jaro kantis el Vysockij en Esperanto, verkis poemojn en la rusa kaj … en Esperanto, kiu poiom iĝis mia ĉefa kreolingvo, kiu rekreis en mia konscio, kaj kiu kreis kaj evoluigis el mi poeton.

Lozgaĉev

En 1984 mi finis la politeknikon kaj forlasis pro Esperanto la uzinon. En la sama jaro okazis evento, kiu grave influis mian Esperantan karieron. Mi estis elektita prezidanto de la Esperantista Rondo Kulturo, fondita antaŭ unu jaro, kaj Aleksander Korĵenkov lanĉis la orientsovetian kulturan almanakon Sezonoj, kiu por kelkaj jaroj fariĝis podio por multaj talentaj sovetiaj literaturistoj kaj sukcesis teni neordinare indan nivelon sur la fono de la mortanta Amikeco kaj la sciencpretenda fiksidea Literatura Skatolo. Por mi ĝi estis ankaŭ lernejo kaj metiejo, kiujn mi trairis ĝis la ĉefredaktora posteno, mortigante ĝin kun la morto de Sovetunio.

Tiuj produktivaj 1980-finaj jaroj estis plenaj da interesaj aranĝoj pri literaturaj, historiaj, interlingvistikaj, esperantologiaj temoj kun multegaj eksteresperantujaj kontaktoj, proksima kunlaboro kun Hungara Vivo kaj Literatura Foiro, renkontoj kun William Auld, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Vilmos Benczik (kiu lasta loĝis en nia hejmo). Eble kulmina evento estis la kultura programo de uralanoj en Tallinn 1988. Kompreneble tia aktivado kaj kumulo de fortoj ebligis al uralanoj unue en la postmilita Ruslando desube oficiale registri esperantistan societon (UES), kiu laŭmerite transformiĝis ĉi-jare en asocion Ruslandan.

Pri mia ruseco; jes, mi estas klasika kampardevena ruso, kvankam laŭ la sekundaraj trajtoj mi trovas en mi mem malproksiman eĥon de tataroj. Min ĉirkaŭas la arbaraj montetoj (komie: parma), riveroj kun komiaj nomoj: Sylva, Lysjva, Obva, Kolva, Siva, Ĉusovaja ktp. Fiero de Permo estas komiaj lignaj skulptaĵoj je evangeliaj temoj. En mia konscio de perma intelektulo ĉiam miksiĝis nordaj komioj, sudaj tataroj kaj baŝkiroj, kun rusoj, dividintaj ilin per kojno, trabatanta la vojon trans Uralon al Siberio. Ruso ne povas ne esti internaciema, eĉ pli – li estas universema, kaj lia universeco realiĝas en lia ortodoksa kristanismo, kiu subkonscie varmigis mian animon, kiun nun mi komencas konscii (vd. Rande de Eŭropo).

Kio koncernas mian krean laboron – mi preferas la poezian ĝenron. Mi estas introverta kaj inspiriĝas de rememoroj, meditoj, iam – de legitaj verkoj, kaj ofte – de la lingvo mem, jes ja! Min forte influis la rusaj futuristoj, kaj la mondreganto Velimir Ĥlebnikov ĝis nun restas mia ŝatata poeto. Ankaŭ mi provis trovi en Esperanto nerimarkitan: jen kaŝitan sub la pseŭdoafiksoj (Verdaj verdiroj), jen radikligojn (Primavero), jen enstrukturigitan etikecon de la lingvo: por mi ne estas hazardo, ekzemple, ke Zamenhof enkondukis la vortojn bona, bela, ĉasta, justa, amo, vero ktp, signantajn pozitivajn valorojn, sed iliaj antonimoj estas kreataj per la negativa prefikso mal-. Mi celas ankaŭ freŝigi la rimeblecojn de Esperanto, ekzemple, per neegalsilaba rimo (“ĉe l pensa stagn…”), per krampa rimo, ĝis totaleco en la palindromoj (“Amaso sama…”). Iam ĉe legado de Esperantaj poemoj en mia cerbo eksonas melodio, tiam mi prenas gitaron kaj faras muzikan skizon. Mi jam havas kelkajn ciklojn da tiuj.

Se paroli pri muziko, multajn jarojn min allogas ĵazo kun ĝiaj neantaŭvideblaj eblecoj de improvizado, ne maljuniĝanta rokenrolo. El pentristoj en mi lasis fortan helan spuron ekspozicio de Nikolaj kaj Svjatoslav Reriĥ. El verkistoj – Leskov kaj Borges.

Nun estas tempo ne tre gastama al Muzoj. La lando bezonas la ekonomian aktiviĝon. Tial okazis, ke ankaŭ mi ĉi-jare ekgvidis malgrandan entreprenon pri komputado. Mi esperas, ke tiu sperto ne estos superflua.

(1992)

Nikolai Lozgaĉev

Fonto: Lozgaĉev, Nikolai. Sur tranĉrando de ponard’: Poemoj originalaj kaj tradukitaj / Editoris Aleksander Korĵenkov. Jekaterinburg: Sezonoj, 1998, p. 4-7.

Postvortoj

Lozgaĉev

Nikolai kantas je la lanĉo de la poemaro “Kvarteto”, okazinta en aprilo 1996 en la redakcio de la populara revuo Uraljskij Sledopyt en Jekaterinburgo. Apud Nikolai sidas Aleksander Korĵenkov (en la centro) kaj Gafur Gazizi. (Foto: Vladimir Terjoĥin).

Nur 41 jarojn Nikolai havis la 4an de aŭgusto 1998, kiam ĉesis bati lia koro. Li modeste ne menciis en la supra memprezento, verkita ses jarojn antaŭ la morto, ke en 1987 aperis lia originala poemaro La tago del eterno. Post du jaroj sub liaj redakto kaj ĉefa aŭtoreco eldoniĝis La birdo Gamajun de Vladimir Vysockij. En 1996 sekvis Kvarteto, kies eldonon li parte subvenciis.

Kiam en la ekssovetia provinco de Esperantujo komenciĝis restrukturigo, aperis demando pri restarigo de la landa esperantista organizo – ĝi fondiĝis kiel Ruslanda Esperanto-Asocio, kaj Nikolai Lozgaĉev iĝis ĝia unua prezidanto kaj agadis tiupostene ĝis la unuiĝo de REU kaj REA en 1994; cetere, ĝuste li iniciatis tiun unuiĝon.

En liaj lastaj vivojaroj li, malgraŭ la duobla patriĝo, plu partoprenis en esperantistaj aranĝoj en Uralo: li prelegis, deklamis, kantis. muzikis kaj aktoris. Li daŭrigis aktivi en La Ondo de Esperanto kaj en la eldonejo Sezonoj, ĝis siaj lastaj tagoj laborante pri Malgrandaj tragedioj de Puŝkin, aperonta ĉe Sezonoj (sed ne aperinta pro fraŭdo de eksterredakcia revizianto, kiu post la morto de Nikolai senpermese donis liajn tradukojn al alia eldonejo) kaj pri Rusa Novelaro, kiu aperis nur kvin jarojn post lia morto. Sed lia plano pri la poezia Rusa Antologio ne povis realiĝi sen li.

Aleksander Korĵenkov

La du supraj tekstoj aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/kvinpetalo

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Poemoj de Nikolai Lozgaĉev

$
0
0

La hieraŭan omaĝon al Nikolai Lozgaĉev ni daŭrigas per manpleno el liaj poemoj, kiun prefacas la karaterizo de lia poezia arto fare de William Auld.

«Nikolai Lozgaĉev utiligas grandparte tradiciajn versformojn, sed lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado (vi vivas / vivias), plej lerte en poemoj inspiritaj de lingvaj aktualaĵoj kiel Eŭĉanto, Est-etiko de la lingvo, Mal-neo-logismo.

En Piĉeske li parodias la lingvajn ekscesojn de Karolo Piĉ, la maniero kiu memorigas pri iama poemo de Baghy pri neologismemo de Kalocsay. Eble plej impresaj estas liaj palindromaroj (eble ne el vidpunkto pure poezia), en kiuj ĉiu verso estas palindromo trafa kaj ne ĉiam tutsimpla, ekzemple: Al bon’ la mort’ tro malnobla. Ili meritas vastan konatecon. Sed la poemaro estas multe pli ol tio.

Aparte plaĉegas al mi Koloreco: li citas epigrafe el poemo, kiu iam ravis min, de la ukraina poeto Ternavski, en kiu tiu deziras havi propran koloron. Lozgaĉev lerte respondas, ke tion li ne volas (kiel la bruno – ĉe la nomo Adolf), sed:

al mi sufiĉas
nigro sur blanko.

Ho, bele!»

William Auld

KvartetoCURRICULUM VITÆ

Junul’ impetis kun scivol’
al ĉiu nov’. Sur l’ vojo eka
post ĉiu paŝ’ kun sanga bol’
ekkriis monden li: — Heŭreka!

Matura viro fronte al
maljust’ aŭ malamiko staris
kaj antaŭ lukt’ por l’ ideal’:
— Mi iras kontraŭ vin, — deklaris.

Oldul’, konscia pri la viv’
honesta, pacon finakiris
kaj sume pri la efektiv’:
— Exegi monumentum, — diris.

* * *

Vi forestas,
vi fore estas, mia milda.
Retro,
espero restas,
vi majestas
post pli ol milo da
kilometroj longa
mia pens’.

Mi penas,
mi penas vin imagi,
vidas svagi
vid-al-vide,
kor-ĉe-kore,
soifas vin avide,
senpudore.
Vin, kies manko
jam ne tolereblas.

En la anim’ tenebra
suno eta —
la adiaŭa kis’ —
prilumas miajn revojn.

PRIMAVERO

prima verdo
prima verŝo
prima vermo
prima vervo
prima vergo
prima verbo
prima verso
prima verko
prima vero

MAL-NEO-LOGISMO

Ĉu estas despoto,
kiu ne kredus sian bonecon?
Sed lia bono
estas mala.

Ĉu estas hipokrito,
kiu ne kredus sian dignon?
Sed lia digno
estas mala.

Ĉu estas enviulo,
kiu ne kredus sian amon?
Sed lia amo
estas mala.

Ĉu estas ekzekutisto,
kiu ne kredus sian utilon?
Sed lia utilo
estas mala.

Do, benu nin, Majstro,
por lukto
ne kontraŭ mal,
sed kontraŭ la mal-emo.

BAL-ADO

Iam en sonĝo aŭ real’
ĉeestis mi en flora bal’,
mi flirtis kun floranta in’ al flor’ de floro.

Ŝi flustris — Ne forgesu min…
Pasi-anhelis ŝia sin’…
De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.

Kapklinis ni al ĉiu par’,
ni dancis en la flora mar’.
Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj.

La kapojn turnis flarumin’,
abelojn logis suĉumin’,
neplukumin’ incitis pimpajn kavalirojn.

Ne longas flora vivodaŭr’:
ni plukas multajn sen bedaŭr’,
eĉ neplukitaj velkas fine de l’ sezono.

Post la petal-defal’ al ni
amar’ postrestas de opi’,
sed ankaŭ semoj de l’ esper’ al novbutono.

Mi flugis kvazaŭ papili’,
ĉe multaj restis sub foli’,
tra multajn provojn pelis min la viv-destino.

Admiruminoj ligis min,
netuŝuminoj pikis min,
sed plu sopiras mi pri l’ neforgesumino.

SUKUMBO

ĵulo post ĵulo
varmo, radioj
suno — junulo
filo de dioj

blovo post blovo
folioj kaj rubo
perdo, retrovo
vento la bubo

nubo post nubo
grego enua
ŝancelo kaj dubo
pluvero unua

guto post guto
all puto del tero
muto, balbuto
humida aero

ombro post ombro
nokto kaduka
premo kaj sombro
luno eŭnuka

KOLORECO

“mi volus havi
tian mian
koloron…“

Mikaelo Ternavski,
(Koloro)

Mi ne volus havi
      tian mian
            koloron,
kiu dum elparolo
      de mia nomo
aperus tiel nature
kiel la bruno –
      ĉe la nomo Adolf,
kiel la ruĝo –
      ĉe la nomo Ivan,
kiel la verdo –
      ĉe la nomo Ludoviko…
… mi ne volus
      havi
            tian mian
                  koloron.

al mi sufiĉus
nigro sur blanko

* * *

La temploj, de la tempo mezuriloj,
truantaj per la krucoj la ĉielon,
montrantaj senespere foran celon,
fieraj kapoj de la kampaniloj…

Mi vagas tra la urbo, sed maltrova
sencele gapas al la stumpaj domoj…
Sen la eterno ankaŭ vivas homoj,
sen la ekzekutita mond’ malnova…

Nuntempon ree freŝa vent’ sieĝas, —
post kia ajn renverso aŭ perturbo
al siaj rondoj la reven’ laŭleĝas.

Aŭrore post la tempo-aksa kurbo
mi vidas vian gloron, kaj mi preĝas
je vi, senkapigita mia urbo.

La supraj poemoj aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/lozgachev-poemoj

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Konstantin Balmont: aŭskulti la printempon

$
0
0

Antaŭ 150 jaroj, la 3an (Gregorie: la 15an) de junio 1867, naskiĝis Konstantin Balmont, unu el plej talentaj kaj famaj reprezentantoj de la tiel nomata “Arĝenta Epoko” de la rusa literaturo. Balmont vivis nekutime longe por lia generacio de poetoj, sed lia forpaso estis tre tipa: dum la milito, ĉirkaŭita de mizero, malsano kaj soleco. Okaze de la jubileo Grigorij Arosev skize rememoras la vivon de Balmont.

Konstantin Balmont (Константин Дмитриевич Бальмонт, Prononcu: Konstantín Balmónt) naskiĝis en la jaro 1867a en profunda rusa provinco. La nekutiman por la rusa popolo familinomon la poeto klarigis tiel, ke “laŭ la familiaj legendoj inter la prauloj troviĝis skotaj kaj skandinavaj maristoj, ja la familinomo Balmon estas sufiĉe ofta en Skotlando”. Lia vilaĝo estis vere eta, kie tamen troviĝis ankaŭ domo de la patro Dmitrij, mezriĉa bienulo, kiu la tutan vivon laboris en lokaj instancoj – jen kiel paciga juĝisto, jen kiel estro de loka prefektejo. Lia patrino Vera ricevis institutan kleron, okupiĝis pri kuracado kaj instruado al kamparanoj. Fojfoje ŝi publikigis siajn amatorajn versaĵojn en la provinca gazetaro. Jam estante grava poeto, Balmont skribis en unu el leteroj: “Inter ĉiuj homoj mia patrino, altklera, saĝa kaj malofta virino, plej profunde influis min en mia poezia vivo. Estis ŝi, kiu unue instruis al mi kompreni belecon de la virina animo”.

Balmont ne finstudis en iu ajn altlernejo: unue li estis por unu jaro eksigita el la jura fakultato de la Moskva Universitato (tio okazis en 1887) pro partopreno en la studentaj protestoj. Rezulte Balmont propravole forlasis la universitaton kaj studentiĝis en jura altlernejo, sed ankaŭ tie restis ne longan tempon.

Laŭ la komuna opinio de pluraj esploristoj Balmont estis la unua reprezentanto de simbolismo, kiu ricevis en Rusio la tutlandan famon. Tamen lia kreado ne estis pure simbolisma, ĝi portis ankaŭ spurojn de dekadenco, impresionismo kaj aliaj. Balmont strebis iĝi unu el kunkreantoj de la nova arto, kaj ĉiuj “ismoj” estis por li nur rimedoj aŭ, uzante la nunan modan vorton, tegmentoj. Kiel dirite, baze oni opinias lin simbolisto, sed la unuajn poeziajn kolektojn oni traktas impresionismaj – en tiuj la poeto celis transdoni fulmrapidajn, svagajn impresojn. Ĝenerale temis pri romantikaj versaĵoj, kiuj kontraŭstarigis ĉielon kaj teron, vokis leganton en iun “foran malproksimon”. Por fakuloj de la rusa poezio menciendas, ke la junaj versaĵoj de Balmont iom similis tiujn de Aleksej Pleŝĉejev aŭ Semjon Nadson. Balmont mem agnoskis, ke lia kreado komenciĝis per angoro, krepusko kaj premiteco. Iu el tiutempaj kritikistoj diris, ke la humoro de malĝojo, orfeco, senhejmeco, reginta en la fruaj poemoj de Balmont, estis kvazaŭ respegulo de la pli fruaj meditoj de la malsana, laca generacio de la rusa “inteligencio”.

Protagonisto de la tiamaj versaĵoj de Balmont estis timida kaj obeema junulo, plenigita de plej bonintencaj kaj moderaj sentoj. Sendube, tio estis multflanke kaŭzita de la privata vivo de Balmont. Lia unua geedziĝo okazis en la relative frua aĝo – de dudek unu jaroj, la interrilatoj de la geedzoj rapide fariĝis malbonaj kaj rezulte Balmont provis suicidi: li elĵetis sin el la fenestro de la dua etaĝo (laŭ la rusa kalkulsistemo de la tria). La rezulto estis fuŝa: li postvivis, nur rompis la gambon kaj lamis dum la tuta restinta vivo. (Poste Balmont havis tri pliajn edzinojn. La aferoj estis eĉ pli malfacilaj, la poeto ne povis decidi por unu el la du unuaj, kaj rezulte faris eĉ novan suicidoprovon – kun la sama maniero kaj la sama rezulto. Kun la tria edzino li vivis en Parizo post la elmigro. De ĉiuj virinoj Balmont havis infanojn, entute kvar – tri filinojn kaj unu filon.)

Ne sukcesinte karieri kiel juristo, li ekokupiĝis pri tradukado, tiel gajnante la monon (detale pri la tradukoj ni parolu iom poste). Sed la vivo ne dorlotis lin: post la studentaj protestoj Balmont daŭre havis problemojn kun la oficialuloj. En 1901 li verkis famiĝintan versaĵon La eta sultano, pro kiu oni malpermesis al li vivi en la ĉefaj urboj kaj en la urboj kie troviĝas universitatoj. La versaĵo aludis je Nikolao la Dua kaj estis inspirita de la granda socia konflikto inter la studenta movado kaj policistoj. En la denunca letero oni karakterizis la versaĵon de Balmont “cenzure ne permesita, tre aroga kaj indigniga”.

Post la malpermeso Balmont loĝis dum unu jaro en la bieno de siaj konatoj, laborante pri la estonte konatega poemkolekto Ni estu kiel suno. Ĝin sekvis aliaj libroj, eldonitaj en la unuaj jaroj de la dudeka jarcento: Nur la amo, Liturgio de beleco, esearo Montaj pintoj. Inter la 1907 kaj 1914 aperis eĉ dekvoluma Plena kolekto de verkoj de Balmont. Ĉiuj ili kontribuis al famo de la poeto.

Rusaj poetoj multe vojaĝis, sed eĉ kompare kun la aliaj Balmont estis efektive fervora vojaĝanto: krom la kutimaj Francio, Italio, Hispanio kaj Britio Balmont vizitis ankaŭ Meksikon kaj Japanion. Li ne povis ignori la impresojn post tiuj/tiaj travivaĵoj – ili signifege influis liajn verkojn.

Balmont verkis sukoplene, dense, bele, uzis nekutimajn vortoformojn kaj parolturnojn. Sed samtempe li ne inventis vortojn: li ludis kun la jam ekzistantaj, donante al ili novajn sonon kaj aspekton. Balmont malkovris novajn eblecojn de la rusa lingvo, ege riĉiginte ties esprimrimedojn. (Interalie, pro tio tradukado de liaj poeziaĵoj estas aparte malfacila.) Certe li ne plu estis timida junulo, sed jam plenkreska kuraĝa viro, kiu multon vidis kaj pretis dividi siajn emociojn. La maturaj versaĵoj kaj poemkolektoj ankaŭ portas kromguston de profeteco: la bildon de la “brulantaj domoj”, tre ŝatita kaj fojfoje uzita de Balmont, oni traktas kiel simbolon de la maltrankvileco, alarmo, signo de impeto kaj movado – ĉio ĉi estis sentebla en la tiama lando. Sed ĝenerale la bazaj motivoj estis strebo al la konstanta renovigo kaj renoviĝo, deziro simili sunon kaj provo “haltigi la momenton”. Alia granda rusa poeto Aleksandr Blok skribis: “Kiam oni aŭskultas Balmont-on, oni ĉiam aŭskultas printempon”.

Balmont salutis la februaran revolucion de 1917 (kiu kulminis en la tronabdiko de Nikolao la Dua), tamen rezulte de la malakcepto de la bolŝevisma revolucio en la oktobro 1917 Balmont devis forlasi la patrolandon. En junio 1920 li forveturis: tra Estonio kaj Germanio li instaliĝis en Francio, kie pasigis la lastajn 20 jarojn de sia vivo. Balmont aktive laboris en la ruslingvaj periodaĵoj, eldonataj en pluraj eŭropaj landoj. Sekvis pliaj poeziaj libroj, kiuj eldoniĝis pli-malpli regule, membiografiaj prozaĵoj, tradukoj kaj eseoj.

Aparte oni menciu tradukojn. Balmont bonege regis plurajn lingvojn. Li okupiĝis pri tradukoj ne nur el la “tradiciaj” (por la rusa intelektularo de tiu tempo) lingvoj: germana, franca, angla, sed ankaŭ el la norvega, sveda, hispana, pola, bulgara, litova, ĉeĥa… Li eĉ tradukis la kartvelan eposon Kavaliro en la tigra felo kaj japanajn hajkojn! Certe la nivelo de lia lingvoposedo ne estis egale altega en ĉiu okazo, tamen Balmont preskaŭ neniam uzis laŭvortan tradukon kiel helpilon.

La forpaso de Balmont estis dolora. Li daŭre troviĝis en Francio, okupita de faŝistoj. Tiam li loĝis en la rusa komuna domo, kiun organizis unu el franciaj rusinoj, eklezia aktivulino. Interese, ke la germanaj faŝistoj traktis la poeton indiferente, dum rusdevenaj faŝistoj (ekzistis ankaŭ tiaj, kvankam malmultaj) riproĉis lin pro la pli frua subteno de la februara revolucio. Malriĉeco, malsato, malsano, konstanta deprimiteco kaj soleco venenis liajn tagojn. Konstantin Balmont mortis la 26an de decembro 1942 en la aĝo de 75 jaroj. Lia entombigo ne estis amase vizitita: tiuj rusoj kiuj ankoraŭ restis en Parizo, ne sciis pri lia forpaso.

Marina Cvetajeva, unu el la plej grandaj rusaj poetinoj, fidela amiko de Balmont, je la tago de lia morto jam pli ol unu jaron ne plu vivis. Sed pli frue ŝi skribis pasian-desperan tekston Rakonto pri Balmont, en kiu ŝi alvokis helpi lin. Cvetajeva skribis: “Li estas malsana, sed li restas Balmont. Ĉiumatene li sidiĝas ĉe la skribotablo. Ankaŭ en sia malsano li restas poeto. Se oni notus liajn vortojn, aperus unu el la plej belaj liaj libroj”.

Grigorij Arosev

Poemoj de Konstantin Balmont

Mevo

Mevo, griza mevo kun krioj malgajaj, flugadas
Super mara malvarma torent’.
Ĝi de kie alflugis? Kaj kial la plendoj de l’mevo
Estas plenaj de kora turment’?

Malproksimo senfina. Ĉiel’ malheliĝis mallume.
Kaj krispiĝis la ŝaŭmo sur dorsoj de l’ondoj sen ord’.
Ploras norda ventego, kaj ĝemas la mevo freneza,
La mevet’ senazila ĉe tiu ĉi bord’.

Tradukis Nikolaj Nekrasov (1921)

Forglitanta ombraro

Mi kaptadis per rev’ forglitantan ombraron,
Forglitantan ombraron de l’mortanta tagbrul’,
Sur la turon mi iris kaj aŭdis tremknaron,
Mi aŭskultis tremknaron de ŝtupara tabul’.

Ju pli alten mi iris, des pli klar-montriĝis,
Des pli klare montriĝis malproksima kontur’.
Kaj en vent’ iaj sonoj mistere aŭdiĝis,
Misterplene aŭdiĝis al mi ĉirkaŭ la tur’.

Ju pli alten mi iris, des pli ĉarm-impresis,
Des pli ĉarme impresis la supraĵo de l’mont’,
Kaj per lum’ adiaŭa ĝi kvazaŭ karesis,
La rigardon karesis el la hel-horizont’.

Kaj malsupre sub mi jam la nokto alvenis,
Jam la nokto alvenis por dormanta terspac’.
Sed por mi la tagastro ankoraŭ serenis,
Ĝi ankoraŭ serenis en senforta jam lac’.

Mi eksciis kaptadi glitantan ombraron,
Forglitantan ombraron de l’mortanta tagbrul’,
Kaj pli alten irante mi aŭdis tremknaron,
Mi aŭskultis tremknaron de ŝtupara tabul’.

Tradukis Nikolaj Nekrasov (1921)

Subakvaj legomoj

Soneto

Sur mara fund’ subakvaj marlegomoj
Foliojn palajn siajn disetendas
Kaj levas sin simile al fantomoj
Kaj en mallum’ senmova kvazaŭ pendas.

Sen fin’ sopiras ili, kiel homoj,
En la silent’ soleca ili plendas.
Allogas ilin teraj floraromoj
Radiojn, movojn ili sonĝatendas.

Sed mankas vojo al la land’ de lumo.
Malvarma akv’ silentas, kiel ĉiam.
Nur ŝarkoj grandaj preternaĝas iam.

Nek bril’, nek mov’, nek apenaŭa zumo.
Kaj la marsupro sendas al polipoj
Kadavrojn nur kaj pecojn de la ŝipoj.

Tradukis Nikolaj Nekrasov (1921)

Laŭdo al soneto

Mi amas vin, fajneco de soneto,
Kun via fierplena belaspekt’,
Kun la regula klar’ de silueto
De belulin’ gracia sen afekt’,

Kies junsvelta korp’ kun mamperfekt’,
Enhavas lumon de opakdiskreto,
En ora ond’ de la harar’ sen plekt’,
Duonkovrinta ŝin per luksa meto.

Ŝi estas por soneto la model’,
Plastika ĝojo de supera bel’, –
Sed foje venĝas ĝi per sia vero,

Celante piki koron per la ard’,
Sonet’ portanta morton kun kolero,
Traf-lerta, akra, kiel la ponard’.

Tradukis Ludmila Novikova (2016)

Pro ĉi tiu traduko Ludmila Novikova iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2016 en la branĉo “Traduko el la rusa”.

La eta sultano

En malhonesta Otomana lando
Sub reg’ de pugno, vipo, jatagan’,
Du-tri kretenoj, kvarfiula bando,
Kaj eta malsaĝul’ sultan’,

Idealistoj grupe ekparolis foje
Pri temoj de libero, kredo kaj scienc’,
Sed hordoj da banditoj serve je l’ potenc’
Per la krudega forto ilin skurĝis boje.

Neniu vidis ilin kune post disiĝ’;
Sed ĉe poet’ ili kunvenis el ekzilo:
«Respondu, bardo, kiel el la malfeliĉ’
Eliru ni? Kaj ne avaru je konsilo».

Post pripensad’ respondis li sen kora ard’.
«Elokventuloj agu per parolaj fortoj
Al nesurduloj venu tiuj viaj vortoj
Kaj al surdul’ – ponard’!»

Tradukis Aleksander Korĵenkov (2017)

La originalaj tekstoj

“Mevo” http://www.stihi-rus.ru/1/Balmont/86.htm
“Forglitanta ombraro” https://goo.gl/TdrhhZ
“Subakvaj legomoj” http://www.world-art.ru/lyric/lyric.php?id=4864
“Laŭdo al soneto” http://www.world-art.ru/lyric/lyric.php?id=5066
“La eta sultano” https://goo.gl/I3bpcg

Ĉe la rivero Vistulo

$
0
0

Dum la jaro 2017, anoncita de Unesko kiel Zamenhof-Jaro, en Pollando oni festas ankaŭ la Jaron de Vistulo. Pro la eventoj, ni anoncas internacian konkurson por versaĵoj en la internacia lingvo Esperanto je la temo Ĉe la rivero Vistulo.

Pollando, kiun trafluas la granda, pitoreska rivero Vistulo, estas larĝe konata de esperantistoj el la tuta mondo kaj ofte estas nomata “la lando ĉe Vistulo”. La rivero dum jarcentoj estis grava komerctrako kaj danke al tio kreskis ĉe ĝi riĉaj, belaj urboj kiel Krakovo, Varsovio, Toruń, Gdańsk. La rivero daŭre influas la vivon de la tuta lando. Ĉe Vistulo naskiĝis Esperanto. Loĝis tie, agis kaj laboris multaj eminentaj poloj. En la ĉevistulaj urboj okazis Esperanto-kongresoj kaj multaj aliaj Esperanto-aranĝoj. De la polaj montoj ĝis la Balta Maro ravas kaj allogas turistojn tre diversaj regionoj kun pitoreska naturo kaj elementoj de la tradicia pola kulturo.

Ni atendas versaĵojn priskribantaj viajn impresojn,rimarkojn, rememorojn pri homoj, lokoj kaj okazintaĵoj en nia “ĉevistula lando”.

Regularo de la konkurso

– En la konkurso povas partopreni ĉiuj esperantistoj, sendepende de la aĝo kaj loĝloko;
– Ĉiu aŭtoro powas sendi 1-3 versaĵojn, mem verkitaj kaj ĝis nun nenie publikigitaj;
– La fina tempo por sendi la tekstojn estas la 30a de septembro 2017;
– Senditajn versaĵojn pritaksos speciala ĵurio;
– Laŭreatoj ricevos premiojn kaj distingojn;
– Elektitaj konkursaĵoj povos esti publikigitaj en la Esperanto revuoj
– La tekstojn por la konkurso, kun la nomo kaj adreso de aŭtoro, oni povas sendi per la tradicia poŝto aŭ elektronikforme al Teresa Nemere poŝte (str. Moniuszki 33/4, PL 87-100 Toruń) aŭ rete teresa.nemere@op.pl

Finalo

La festa finalo de la konkurso okazos sabate, la 9an de decembro 2017, je la 12a horo en la Junulara Kulturdomo en Toruń, strato Przedzamcze 11/15,

Ni esperas, ke dum la Zamenhof-Jaro esperantistoj kontribuos ankaŭ al nia landa festado, rememoriganta la belecon kaj valoron de Vistulo – “la reĝino de polaj riveroj” Bonvolu partopreni en la konkurso kaj informi pri ĝi viajn geamikojn.

Pola Esperanto Asocio
Junulara Kulturdomo en Toruń
Redakcio de Pola Esperantisto

El poemoj de Valentin Melnikov

$
0
0

el Sonetoj al mia Muzo

VII

De homamaso fore, en izol’,
obsedas min serena hela tristo:
La sorto de «poeto sen popol’»
neeviteblas por esperantisto.
Jen – iu parkerigis kun bonvol’
dek ses regulojn laŭ konata listo
por elementa skribo kaj parol’.
Sed estas maniero de l’ ekzisto
por mi la lingvo. Do ĉagrenas min,
ke mia kara samideanin’
en ĝia rego laŭnivele mezas.
Kaj eble superfluas mia pen’
la versojn zorge ĉizi por kompren’,
ĉar… tutegale ilin ŝi aprezas.

el Sonetoj de Curen

II

Folio velka falas sur animon,
manifestante venon de aŭtun’.
Vivestingiĝo kaŭzas la deprimon –
ja ne revenos ĝojabunda jun’.

Kaj endas jam forlasi la kutimon
pasie boli. Trankviliĝu nun!
Ĝishorizonte vastan malproksimon
dekoras ne smeraldoj, sed latun’.

Ne plu videblas ie bela floro.
Mirinde diafanas la aer’.
Kvietas ĉio… Pasis jam somer’,

trovinte la azilon en memoro.
Matena frido. Ekas nova tag’.
Folioj velkaj flosas sur la lag’.

el la ciklo “Socia moralo…”

Rusa optimismo

Ekspert’ en gazeto rezonas,
kaj mi preskaŭ kredas al li:
La vivo ne tiom malbonas!
…Sed multe pli.

Iom pri honoro

Fraŭlinon oni pribabilis foje,
ke perdis ŝi honoron.
Ĉar laŭ deziro kaj inklino, ĝoje
praktikis ŝi amoron.
Do, tamen, eble vi respondi provus
(pardonu pro la moko!):
Ĉu vere la honor’ situi povus
nur en ĉi tiu loko?

Kial oni malaprobas naturismon?

Al patrino kaj filino G.

Varmega tag’! Do serĉas ni riveron,
fuĝante de polvoza urba strato
por ĝui sunon, akvon kaj aeron
per tuta korpo en natura stato.
Jes ja, nudumi estas plej racie
en kompanio saĝa kaj bonkora,
sed iu sinjorin’ laŭtradicie
sin kroĉas firme al moral’ pudora:
Indigne ŝi protestas kaj akuzas
nin pri malĉasta aĉa fiintenco.
Honestas ŝi! Do certe ŝi rifuzas
nudiĝi antaŭ vir’… sen rekompenco.

Moralo de fablo

… Samtiel ankaŭ ni, libere kaj sen tim’
ĝojigas unu la alian per intim’.

Pentatoniko

Pentatoniko estas la plej antikva muzika gamo, tradicia por multaj diversaj popoloj. Ĝi konsistas el kvin tonoj: do, re, mi, sol, la.

Do

Mi kvindekjaras jam. Do tempas pesi
Atingojn de l’ pasinta vivo-part’.
Ĉu faris mi sufiĉe por progresi?
Ĉu venis al kontento kaj bonfart’?
Laŭ iuj, en la viv’ nur mono rolas.
Sed mon-abund’ ne gvidas al feliĉ’:
Ju pli vi havas, des pli multe volas,
Kaj des pli vin timigas ruiniĝ’.
Jen foje oni trafe etikedas:
Similas al peniso hom-stultec’:
Duono de l’ homaro ĝin posedas,
Sed ĝin elmontri estas ja maldec’.
Kaj estas ĉefa riĉ’, valora tre —
La saĝ’. Mi tion diras re kaj re.

Re

Kaj tamen mankas plena harmoni’.
Ja ŝajne — ripetiĝas histori’:
Ordonas la ŝtatestroj blinde kredi,
Raci’ al religio devas cedi.
Makabra mezepok’ reproksimiĝas,
Por civiliz’ neklaras la futur’.
Pensem’ kaj saĝo tute malprestiĝas…
Ĉu venkos lum’ racia, ĉu obskur’?..
Se estas jen ripeto — do probablas
Post mezepoko nova renesanc’,
Al civilizo — por pluvivo ŝanc’.
Sci’ estas forto! Venki ĝi kapablas
Eĉ kontraŭ la stultec-epidemi’…
Do tamen restas la esper’ en mi.

Mi

Jen tia estas mi maldelikata —
Ne cent dolaroj, ne por ĉies plaĉ’.
Konstante mi per diro senkompata
Stultulon nomas ĝuste: stultulaĉ’.
Malami eblas min — sed ne ignori.
Ne celas mi komplezi al filistr’,
Kaj ne klopodos mi por lia distr’:
Sen tio multas taskoj por labori.
Insultas min fiuloj, sed ja gravas
Nur opinio de saĝul’-koleg’.
Malmultas ni kontraŭ senpensa greg’,
Sed donas fortojn scio, ke ni pravas.
Neglektu klaĉojn de malica vol’,
Se ŝajnas ke suferas mi en sol’.

Sol

«Poeto sen popol’» — ĉiama sorto,
Por mi konscie elektita stat’.
Do neglektindas ajna moka vorto
De certa «intelekt-majoritat’».
(Ne laŭ nivel’ — laŭ nombro oni klasas:
Stultuloj en la mondo plej amasas!)
De l’ saĝ’ antikva pravas la skrupul’:
Prefere sola, ol kun sentaŭgul’.
Jes, ne facilas indajn homojn trovi
Por amikeco kaj por vera am’,
Sed ili estas! Mi delonge jam
Feliĉas… En konvenaj lokoj do vi
Mem agu same — vi sukcesos ja,
Se saĝas. Nun, ĉu pli konkrete? La…

La

Kontentas mi. Serenas la humor’
Pro firma saĝo kaj feliĉ’ gefila
Kaj eta nep’. Agrablas rememor’
Pri intelekta lud’ kun venko brila.
Inspiro kaj persisto — kaj laŭ plano
Por bono de publik’ aperis jam
Traduko de plej fama versromano,
Kompleta histori’ de moskva tram’…
Gazeta intervju’, parol’ radia,
Prognozoj trafaj, indaj je atent’;
Kaj artikolo enciklopedia
Legeblos ankaŭ post duonjarcent’.
Ja tamen, por ne fanfaroni tro,
Mi ion faris por la mondo. Do…

Ĉi tiuj poemoj aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/07/melnikov-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn


Ĉielido kun cigna animo

$
0
0

CvetajevaDance paŝante, mi iris sur ter’! Ĉiel-id’!
Kun plentuko da rozoj! Senvelka karmino!
Mortos mi ĉe la aŭror’. – Nokton de raba bird’
Dio ne sendos ja por mia cigna animo![1]

M. Cvetajeva

(El “Mortos mi dum ĉielruĝo”, 1920)

Marina Cvetajeva [Цветаева, pron.: cvetájeva], klasikulo de la Arĝenta Epoko de la rusa literaturo, okupas apartan lokon en la koro de ĉiu ŝatanto de la rusa poezio. Eble pro la senprecedenca tragikeco de ŝia sorto, kiun ŝi antaŭsentis ekde sia junaĝo, kaj kiu estis kun doloriga esprimforto reflektita en ŝia poezio. La saman percepton de la specifeco de la poetino havis Iosif Brodskij: “La poezio de Cvetajeva plejparte diferencas disde kreaĵoj de ŝiaj samtempuloj per ia apriore tragika tono, per implicita – en la versoj – plorego… Mi opinias, ke Cvetajeva estas la unuaranga poeto de la 20a jarcento”.

Por la tuta poezia kreado de Cvetajeva estis karaktera simboligo de la propra sorto. Ŝia ŝatata arbo estis sorpujo kun ties amaraj fruktoj, kaj ŝi plurfoje markis siajn versaĵojn per tiu ĉi simbolo de maldolĉa sorto, kiu ĉiam altiris ŝin:

Sorpoj ruĝberis
Tra foli-rond’.
Tiam aperis
Mi en la mond’.

<…>

Mi nunejara
Revas pri ronĝ’
De ar’ amara
Da sorpa ruĝ’.

(1916)

Poste ŝi uzis la saman simbolon en la poemo “Al Anjo” (1918), dediĉita al la filino Ariadna:

Sibilo! Por kio porci’
Al id’ mia – da tia sorto?
Ja rusa destino – por ŝi…
Viv’ ŝia: Rusio kaj sorpo…

Multe pli poste, kiam la poetino suferis en la kondiĉoj de elmigro post la revoluciaj eventoj en Rusio, ŝin jam konsolis tiu ĉi amara simbolo de la patrotero:

Samfremdas ĉiu hejmo, templ’
Kaj samegalas ajnaj sortoj.
Sed se arbust’ de temp’ al temp’
Troviĝas – kun helruĝaj sorpoj…

(El “La patrotero! Nostalgi’”, 1934)

La vivan kaj krean vojon de la poetino ni sekvu laŭ la plej gravaj por ŝi jaroj.

1892. Naskiĝo de Marina Cvetajeva en Moskvo la 26an de septembro (Gregorie: la 8an de oktobro) 1892. Ŝia patro Ivan Cvetajev (1847-1913), fama filologo kaj artologo, estis tiam profesoro de la Moskva Universitato, direktoro de la muzeo Rumjancev kaj fondinto de la Muzeo de la belartoj A. Puŝkin en la strato Volĥonka, kiu nun estas unu el la plej gravaj muzeoj en Moskvo. La patrino de Marina – Maria Cvetajeva (Fraŭline: Mein, 1868-1906) – estis pianistino.

1896. La unuaj signoj de la poezia talento de Marina. Ŝia patrino skribis en sia taglibro: “Mia kvarjara Marusja[2] vagas ĉirkaŭ mi kaj ĉiam kunmetas rime la vortojn – ĉu eble ŝi estos poeto?”. Tamen ŝi revis vidi la filinon muzikistino kaj verve instruis ŝin kaj ŝian pli junan fratinon Anastasija pri pianludo.

1899. Estis finita la unua versa kajero de Marina, kiu ne konserviĝis. Ekde sia sepjara aĝo Marina senĉese legas librojn de la hejma biblioteko. Ŝi vivas en la mondo de sia propra animo: plejparte per peripetioj de ĉefpersonoj de siaj ŝatataj libroj, precipe tiuj de la verko “Aglido” de la franca poeto kaj dramaturgo Edmond Rostand.

1902. Pro grava malsaniĝo de la patrino (oni diagnozis tuberkulozon) la familio translokiĝis eksterlanden, kie dum tri jaroj ili ŝanĝis tri landojn: Italion, Svislandon, Germanion.

1906. La 5an de julio mortis la 38-jara patrino de Marina. La 14-jara knabino ricevis la unuan animskuan sortobaton. Kiom da ili ŝi ricevos poste! Aŭtune Marina proprainiciate ekloĝis en la internulejo de moskva privata gimnazio, forlasinte la hejmon en Moskvo por ne senti sin orfa sen la patrino. Tamen la malobeema karaktero de Marina malhelpis al ŝi longe resti en tiu kaj aliaj gimnazioj: dum kvin postaj jaroj ŝi trifoje ŝanĝis lernejojn.

1908. Marina verkis jam seriozajn versaĵojn.

1909. Aperis la unua poeto en la vivo de Marina – Ellis (Lev Kobilinskij), kiu faris malsukcesan edziĝproponon al Marina. Post la rifuzo de Marina iliaj rilatoj restis amikaj, kaj Ellis gvidis la junan poetinon en la moskvan poezian rondon. Somere Marina sole veturis al Parizo por aŭskulti en Sorbono kurson de la malnova franca literaturo. Reveninte hejmen ŝi tradukis al la rusa lingvo la ŝatatan teatroverkon de Rostand.

1910. Marina decidis eldoni siajn poemojn. Ŝi mem pagis la presadon de la versaro en proksima presejo – tiel aperis ŝia unua poemlibro “Vespera albumo”. Cvetajeva ne penis speciale altiri al si atenton de famaj poetoj, kvankam ŝi tiam vizitadis lekciojn kaj klubajn kunvenojn de la moskvaj poetoj-simbolistoj kaj estis persone konata kun kelkaj el ili. Ŝi kaj en tiuj jaroj, kaj dum la tuta posta vivo aliĝis al neniuj literaturaj grupoj kaj movadoj, estis tute libera en siaj elektoj kaj preferoj. Ŝi prenis por si la vivdevizon: “Mi nenion bezonas krom la propra animo!”. Tiu ĉi romantika sinteno lasos ŝin neniam. Tia sendependeco kaj inklino al memizoliĝo helpis, de unu flanko, konservi sian originalecon, sed ofte provokis negativan rilaton al ŝi flanke de aliaj literaturistoj.

Tamen la unua libro de Cvetajeva estis rimarkita kaj bonvenigita de Valerij Brjusov, Nikolaj Gumiljov kaj Maksimilian Voloŝin pro la originaleco kaj infana sincereco.

1912. Marina sammaniere eldonis sian duan poemaron “La sorĉa lanterno”.

En januaro okazis nupto de Marina kaj Sergej Efron, kun kiu la poetino konatiĝis antaŭ unu jaro en Koktebelo (Krimeo). Marina ĉiam verse romantikigis Sergeon, montrante lin jen kiel kavaliron-defendanton, jen kiel blankan cignon, batalantan por la “Fideleco kaj nobla Dev’”[3] en la Blanka Armeo dum la postrevolucia Enlanda milito:

Mi portas lian ringon kun fier’!
– En Eternec’ – edzin’, ne por parado! –
Lia vizaĝ’ kun akra karakter’ –
Kiel la spado…

(el “Mi portas lian ringon kun fier’”, 1914)[4]

La 5an de septembro naskiĝis ilia unua filino – Ariadna.

Cvetajeva1913. Cvetajeva eldonis sian trian verslibron “El la du libroj” kompilitan el 50 poemoj de la du antaŭaj libroj. La favora akcepto de la unuaj libroj de M. Cvetajeva estas klarigebla per tiama literatura situacio en Rusio: ĉiuj sentis finiĝon de la epoko de simbolismo kaj atendis venon de novaj literaturaj tendencoj. Krome, en la 1910aj jaroj la literatura komunumo aparte atentis la virinan poezian kreadon. Unu el la recenzintoj skribis tiam: “La poemoj de sinjorino Cvetajeva estas tre virinaj versaĵoj… Plej bone ŝi transdonas scenojn de la intima vivo, tiujn de la infanaĝo, rememorojn pri la pasintaj tagoj”. Do, ŝia debuto trafis sur la konvenan grundon. Cvetajeva mem nomis tiun ĉi periodon de sia vivo “tragika adolesko”. En la poemoj de tiu periodo ŝi reflektas intelektajn tendencojn de sia epoko. Ŝi tiam estis inspirata de la ideoj de Niĉeo pri antagonismo inter la mortema homo kaj la eterna mondo. Ŝia kreado de la jaroj 1913-1914 rotacias ĉirkaŭ la temo de limigiteco de la vivo, temo de morto (ankaŭ de sia propra morto). Tragikon de la persona morto pliigas la senŝanĝeco de la tera vivo:

Sennombre onin glutis por ĉiame
La truo de l’ etern’!
En iu tag’ mi malaperos same
De l’ faco de la ter’.

<…>

Kaj daŭros vivo laŭ kutima relo
En taga rotaci’.
Kaj daŭros ĉio, kvazaŭ sub ĉielo
Neniam estis mi!..

(1913)

En la poemo «Por miaj versoj…»[5] Cvetajeva providence priskribis sian literaturan sorton.

Por miaj versoj – nelegitaj idoj –
Pri jun’ kaj mort’ sentum’,

<…>

Kuŝantaj vane en vendej-vitrinoj
(Apenaŭ disvendebla polva var’!),
Por miaj versoj kiel por kar-vinoj
Ekestos ties jar’.

(1913)

Post dudek jaroj ŝi diros pri tiu ĉi poemo: “Tio estis prognoza formulo de mia tuta verkista (kaj la homa) sorto. Mi sciis ĉion dekomence”.

Post la publikigo de la poemaro “El la du libroj” la “eldona kariero” de Cvetajeva estis interrompita preskaŭ por unu jardeko: ĝis 1921 ne plu aperis ŝiaj poemaroj. En la 1930aj jaroj la poetino mem klarigis tiun “foriron el literaturo” per kelkaj cirkonstancoj: frua edziniĝo al “neliteraturisto”, “frua kaj verva patrineco”, “malamo al ĉia klubaneco” kaj “hato al poemoj en revuoj”. Cvetajeva tute ne zorgis pri sia profesia prestiĝo: ŝi ne strebis regule publikigi siajn verkojn, aktivi en diversaj literaturaj salonoj kaj asocioj. Ŝi skribis pri sia pozicio en tiuj jaroj: “Mi simple vivas, ĝojas, amas mian katon, ploras, belvestas min – kaj verkas versaĵojn”. Tio estis tipa konduto de la virino el aristokrata familio.

1914. Ĉion abrupte ŝanĝis la komenco de la Unua Mondmilito kun postaj tragikaj eventoj en Rusio kaj en la vivo de Cvetajeva. El ŝiaj poemoj de 1914 aparte rimarkindas tiu kun la titolo “Al Germanio”, kiu konsternis la samlandanojn per sia provoka enhavo. Poste Cvetajeva taksis ĝin sia unua respondo al la milito. Turninte sin al la “amata ĝis morto” Germanio, la poetino proklamis:

Vi submetitas al pelĉaso,
Abundas malamika band’!
Ho, mi neniam vin forlasos,
De Goethe kaj Kantio land’!

(el “Al Germanio”, 1914)

Tiu ĉi poemo estis publikigita nur en 1936. Tamen premiere Cvetajeva publike deklamis ĝin komence de la 1916a jaro en Petrogrado. Cvetajeva intencis ne tiom draste agaci la patriotismajn sentojn de siaj samlandanoj, kiom adoleskece defii la historion, detruantan la harmonion de la mondo.

1915-1916. La poezia intonacio de Cvetajva ŝanĝiĝis jam en 1915. La poetino ne plu kontraŭmetas sian egoon al la tuta mondo, ŝia mi transformiĝas je ni:

Mi scias la veron. Antaŭajn verojn – for!
Ne devas okazi de homo kun hom’ bataloj.
Rigardu: vespero; rigardu: proksimas la nokta hor’.
Pri kio – poetoj, amantoj kaj generaloj?

Jam vent’ susuras, jam rosojn sternas juni’,
Jam baldaŭ venos stela blizard’ en ĉielon glacian,
Kaj sub la tero baldaŭ ekdormos ni,
Kiuj sur ter’ malhelpis dormi unu l’ alian.[6]

(1915)

Post torento da versaj konfesoj pri amo al la vivo, post multnombraj “provludoj” de la propra morto, post deklarita neglekto de siaj ligoj kun la mondo – karakteraj trajtoj de la antaŭaj kreaĵoj de la poetino – la intonacio de tiu ĉi poemo montras, ke okazas transformiĝo de la poeta personeco de Cvetajeva: malaperis ŝia infaneska egoismo, kiun anstataŭis tragika egocentrismo.

1917-1918. En aprilo 1917 Cvetajeva naskis la duan filinon Irina.

Disde multaj siaj samtempuloj, havintaj grandajn esperojn lige kun la februara kontraŭmonarĥia revolucio, Cvetajeva neniam havis similajn iluziojn. Aŭskultante la pezan paŝadon de la historio, ŝi respondis al ĝi per la senkompromisaj verslinioj:

El templo severe aspekta
Vi venis al placa tumult’…
– Libero! – la Damo Perfekta,
De ĉiaj nobluloj belkult’.

Okazas terura kunkanto, –
Anstataŭ la meso – milit’!
Libero! – putin’ provokanta
Sur brust’ de ebria bandit’![7]

(1917)

Sed ne monarĥiaj konceptoj inspiris la poetinon por tiu ĉi proklamo. En la poezia retoriko de Cvetajeva la sorton de la carismo determinis la supera forto:

Di-pravo:
Putro kaj favo,
Seko de step’,
Ĝemoj de pleb’,

Ŝtelo kaj murdo,
Sombro kaj morbo,
Fulmo kaj tondro,
Morto kaj tombo.

Malbena jaro.
Vort’ mallibera.
Kaptita caro.
Popol’ ribela.

(1918)

La Oktobran Revolucion Cvetajeva malakceptis. Logika sekvo de la revolucioj laŭ ŝia konvinko estas nur detruo, pereo de la homoj kaj de la lando:

Dissonas por mortinto meso.
Mistera Libro de Genezo
Rusia – kiu mondajn sortojn kaŝas –
Ĝis fin’ legitas kaj fermite kaĝas.
Kaj vagas vento, siblas en step-spac’:
Rusi’! – Suferulin’! – Dormu en pac’!

(1918)

En la aĝo 25 jaroj ŝi restis en la revolucia Moskvo sola kun du malgrandaj infanoj (la edzo Sergej Efron ekbatalis kontraŭ la bolŝevikoj en la Volontula armeo ĉe Dono), havante neniun sperton pri memstara ĉiutaga vivo, perdinte pro la alŝtatigo la tutan hereditan havaĵon. Fine de 1918 Cvetajeva skribis pri la drasta ŝanĝiĝo de sia socia stato: “Mi estas absoluta déclassée[8]… ĝisoste ekster la socigrupo, profesio, rango”.

Dio lasis min en solo
En la tuta granda mondo.
“Vi ja ne virin’, sed birdo,
Tial – flugu kun kantad’“.

(El “Mia flirta paŝostil’…”, 1918)

En tiu ĉi strofo enestas kvintesenco de la matura Cvetajeva, kiu, perdinte la socian kaj seksan[9] identecon, anstataŭigis tiujn per la krea identeco – ŝi estas “birdo”, kies destino estas “kanti”.

La metafora asociado de si kun birdo estas ankoraŭ unu ripetiĝanta simbolo (vidu pri la “sorpo – sorto”) en la poemoj de Cvetajeva. En la postrevoluciaj jaroj tio estis plej ofte Fenikso – mita birdo, resurektinta el cindro. La poetino ankaŭ komparis sin jen kun hirundo, jen kun cigno (vidu la moton). Sian edzon ŝi ankaŭ nomas “blanka cigno” en la versa konversacio kun la filino:

– Kaj kie paĉjo? – Dormu sub ikon’,
Tuj la ĉeval’ mirakla sonĝon trenos.
– Kien veturos ni? – Al cigna Don’,
Al blanka cigno mia ni alvenos.[10]

(El ”Kie la cignoj”, 1918)

Cvetajeva

Marina Cvetajeva kaj Sergej Efron

1919-1920. La Oktobra revolucio igis la poetinon akcepti tiun rolon, kiun ŝi evitadis dum la antaŭaj jaroj – la rolon de profesia literaturisto. La portanta morton katastrofo de la revolucio tamen vekis en Cvetajeva miregan voloforton al la kreado. Aktiveco, kun kiu Cvetajeva komencis aranĝi siajn literaturajn aferojn en la postrevolucia Moskvo, atestis pri rapida transformiĝo de ŝia memkonscio. Dum 1917-1921 ŝi verkis pli ol tricent versaĵojn kaj ses romantikajn teatroverkojn, plurajn eseojn. Cvetajeva preparis por eldono kelkajn poemarojn, publikigis siajn kreaĵojn en almanakoj, prezentis siajn poemojn en diversaj literaturaj vesperoj.

En februaro 1920 ŝia trijara filino Irina mortis pro malsato en unu el la Moskvaj orfejoj, kien Cvetajeva lokigis la filinojn pro sia malkapablo vivteni ilin. La malsanan sepjaran Ariadnan ŝi revenigis hejmen, savinte ŝian vivon. La morto de Irina iĝis ankoraŭ unu tragedio en la vivo de la poetino, profunde vundinta ŝian animon.

1921. En Berlino estis eldonita ŝia poemaro “Verstoj”. La dua libro “Cignejo”, preparita de ŝi, estis eldonita en Soveta Unio nur en 1990. La poemoj, konsistigintaj tiujn ĉi verslibrojn, estis diverstemaj kaj diversstilaj: ama liriko, kaj rusaj folkloraj motivoj, kaj romantika idealigo de la herooj de la Blanka armeo. Sed la ĉefa intonacio de la kreaĵoj de tiu ĉi periodo estas tragedia, precipe en la “Cignejo” – ploro pri la pereigita Rusio: la Blanka armeo malvenkis, ĝiaj batalantoj estas disperditaj tra la mondo.

Cvetajeva nenion scias pri la edzo. La 14an de julio ŝi ricevis “la beatan novaĵon” – la unuan post kvar jaroj leteron de la edzo el Prago, kie lin trovis la verkisto Ilja Erenburg.

1922-1924. La 11an de majo 1922 Cvetajeva kun la filino forlasis Rusion – ili venis Berlinon kaj en aŭgusto en Pragon. Ŝi venis al la Okcidenta Eŭropo kiel fama poeto. Ĉio, kion ŝi ne sukcesis eldoni en Rusio dum kelkaj lastaj jaroj, estis rapide publikigita dum du jaroj: la poemaroj “Versoj al Blok”, “Disiĝo”, “Verstoj” kaj “Verstoj-1”, “Psiĥo”, “Metiarto”. Cvetajeva ankaŭ aktive publikigas siajn poemojn en rusaj periodaĵoj de elmigra literaturo: “Nuntempaj notoj”, “Volo de Rusio”, “Rusa penso”, “Epopeo” k. a. Ĉio ĉi donis al Cvetajeva la reputacion de unu el la plej produktivaj reprezentantoj de la rusa ekstermetropola literaturo.

En 1923 okazis amoro inter la poetino kaj la amiko de ŝia edzo Konstantin Rodzeviĉ, rezulte de kiu aperis la ĉefverkoj de Cvetajeva “Poemo de la Monto” kaj “Poemo de la Fino”. Samtempe Cvetajeva aktive korespondas kun la poeto Boris Pasternak, en kiu ŝi trovis sian grandegan samtempulon kaj parencan animon. Inter ili disvolviĝis “amrilatoj en leteroj”.

Oftaj amaj “uraganoj” en la vivo de la poetino estis elvokataj de ŝia pasia naturo kaj riĉa imagpovo. Plej ofte la amsentoj estis elpensataj de ŝi kaj ilin sekvis seniluziiĝoj. Sergej Efron en letero al sia amiko M. Voloŝin komparis sian edzinon kun “grandega forno, por kies hejtado estas ĉiam bezonataj lignaĵoj”. Rezulte de la brulado aperadis arda flamo – poemoj.

1925. La 1an de februaro Cvetajeva naskis la filon Georgij (hejma nomo Mur). Mur estis knabo kun malfacila karaktero, sed Cvetajeva amegis lin kaj ĉion oferis por li. La 1an de novembro Cvetajeva kun la familianoj translokiĝis en Parizon. Ŝi esperis plibonigi tie la financan staton de la familio, sed la esperoj estis vanaj.

1926. La 6an de februaro okazis la unua poezia vespero de Cvetajeva en Parizo. Ĝi pasis kun granda sukceso en superplena salono, kvankam iuj “kolegoj” el la elmigraj rondoj eksentis malamon kaj envion al Cvetajeva, unuavice Z. Gippius kaj D. Mereĵkovskij. Daŭras la korespondado kun B. Pasternak. En la proponita de Pasternak enketilo por la planata bibliografia “Vortaro de verkistoj de la 20a jarcento” Cvetajeva skribis: “La plej ŝatataj en la mondo aĵoj: muziko, naturo, versaĵoj, soleco. Plena indiferento: al la socio, teatro, plastikaj artoj, spekteco. Sento de propreco limiĝas de la infanoj kaj la kajeroj”.

1927. La familio de Cvetajeva loĝas en Meudon – apudurbo de Parizo – en malfacilaj kondiĉoj. La mizeraj enspezoj de Marina kaj Sergej ne sufiĉas por normala vivtenado de la familio. Ĝi povis daŭre ekzisti nur dank’ al financa helpo de la rusaj konatoj. Por Cvetajeva estis turmenta la neceso okupiĝi pri ĉiutagaj rutinaĵoj – tio deŝiris ŝin de la verkado – sola plaĉa afero por ŝi. Tiurilate tre helpis ŝin la filino Ariadna.

1928. Estis eldonita la verslibro “Post Rusio”, la sola libro, kiun Cvetajeva sukcesis eldoni dum 14 jaroj de la vivo en Parizo. La libro estis akceptita malbone: oni nevolonte aĉetis ĝin, estis amaso da negativaj recenzoj. Cvetajeva amare notis: “En Rusio mi estis poeto sen libroj, ĉi tie – poeto sen legantoj”.

1931. En la eseo «Mia sorto de poeto» Cvetajeva konstatis: “Mian malsukceson en la elmigro kaŭzis tio, ke mi estas ne-elmigrinto, ke mi pro la spirito… tie, tien, de tie… Mi estas en terura krea soleco”.

En la 1930aj jaroj la ĉefan lokon en la kreado de Cvetajeva okupis prozo. La poetino sincere konfesis tiam: “Versoj ne nutras, nutras nur prozo”. Krome, la vivo en eksterlando malinspirigis ŝin, ne elvokis poezian respondon en ŝia animo. Ekestis poezia muteco de Cvetajeva, kvankam de tempo al tempo la versaĵoj tamen aperadis.

Ŝiaj prozaĵoj de 1930aj jaroj estis plejparte rememoroj, priliteraturaj kaj biografiaj eseoj : “Mia Puŝkin”, “Puŝkin kaj Pugaĉov”, “La poeto kaj la tempo”, “Eposo kaj liriko de la nuntempa Rusio”, “Vive pri la vivinto” (pri M. Voloŝin), “La kaptita spirito” (pri A. Belij), “La tiea vespero” (pri M. Kuzmin) k. a.

1934. Estis verkita unu el la plej famaj poemoj de Marina Cvetajeva – «La patrotero. Nostalgi’… », en kiu la poetino esprimis la tutan tragikecon de sia vivo en la elmigro:

…Ĉar samegalas, kiu kaĝ’
Hirtigu min, kaptit-leonon,
Kaj kiu homamasa kraĉ’
Forpelu – fojon milionan –

Min al soleca sinkompren’.
Nordurso sen glacia peco,
Mi ne elvivos (vanas pen’!),
Kaj kie – kia diferenco?!…

1937. En marto Ariadna forveturis en Moskvon. La intenco de la familianoj de Cvetajeva reveni en Rusion aperis delonge. Kiel evidentiĝis, Sergej Efron estis membro de “Asocio por reveno al la patrolando”, kiun pagis la registaro de Soveta Unio, kaj kaŝa agento de la sekretaj servoj de USSR, plenumanta ties taskojn. Li revis mem kaj sukcesis infekti la infanojn per la ideo pri translokiĝo al USSR. Cvetajeva dubis pri tio. Ŝi suferis pro la vivo ekster la patrolando, sed sciis, ke ŝi kiel verkisto ne sukcesos realiĝi en la komunista Rusio. Ŝi skribis en unu el siaj leteroj: “Ĉi tie mi estas nebezonata. Tie mi maleblos”.

Komence de septembro en Svislando okazis murdo de la rifuĝinta sovetunia spiono Ignatij Rejss (Ludvig Poreckij), en kies persekuto partoprenis S. Efron. Kvankam li ne havis rektan rilaton al la murdo, li estis devigita urĝe forlasi Francion kaj rifuĝi al USSR. Cvetajeva, kiu nenion sciis pri la kaŝa agado de la edzo, estis tiel konsternita, ke dum duonjaro ŝi kapablis verki absolute nenion. Ŝi komprenis, ke ŝia reveno al la patrolando estas neevitebla. Komenciĝis preparado por la veturo.

1938-1939. La septembraj eventoj de 1938 (atenco de la hitlera Germanio kontraŭ Ĉeĥio) rompis la krean mutecon de Cvetajeva. Aperis ŝia emociplena kontraŭfaŝisma versa ciklo “Al Ĉeĥio”, entenanta dudek poemojn. La poetino en la poemo “Al Germanio” turnante sin al la lando, iam adorata de ŝi (vidu la samtitolan poemon de 1914), kolere malglorigas ĝin:

Por sia poŝ’ forprenis vi
Duonon de la map’!
Antaŭe – lulfabelis vi,
Nun – iras vi por rab’…

Ĉu kampulinon de Ĉeĥi’
Rigardis vi sen hont’,
Kiam per tankoj tretis vi
La kampojn kun rikolt’?..

La 18an de junio 1939 Marina Cvetajeva kun sia 14-jara filo revenis al la patrolando. Por la sovetunia registaro Cvetajeva estis ne granda poeto, sed la edzino de la sekreta agento, kaj ŝia plua vivo eksterlande estis maldezirinda. Post ŝia reveno estis arestitaj la filino Ariadna (en aŭgusto) kaj Sergej Efron (en oktobro). Ili estis akuzitaj pri spionado: Ariadna ricevis ok jarojn de mallibero en koncentrejoj kun posta ekzilo al Siberio, kaj ŝia patro estis pafekzekutita en oktobro 1941. Cvetajeva restis sola kun la filo.

Cvetajeva

Unu el la lastaj fotoj

Cvetajeva skribis leterojn al Lavrentij Berija[11] kun petego liberigi la familianojn aŭ minimume permesi vizitojn al ili. Neniaj respondoj estis ricevitaj.

1940. La vivkondiĉoj de Marina Cvetajeva kun la filo estas teruraj: sen konstanta loĝejo (ili ŝanĝis tri luitajn loĝejojn dum unu jaro), sen mono, sen amikoj. El la antaŭaj konataj literaturistoj nur Pasternak subtenis ŝin. Danke al li Cvetajeva ricevis laboron de tradukisto, kaj poste ŝi estis akceptita kiel literatura tradukisto en la grupa sindikata komitato de literaturistoj (oni rifuzis membrigi ŝin kiel poeton en la Unio de Verkistoj de USSR).

Aŭtune de 1940 la ŝtata eldonejo Goslitizdat planis eldoni ŝian verslibron kun poemoj de la 1920-1940 jaroj, kiun la poetino plenespere preparis. Tamen pro la negativa recenzo de la kritikisto K. Zelinskij la libro estis malpermesita por eldono.

1941. La komenco de la milito en USSR elvokis grandan panikon de Cvetajeva, timegon pri la plua sorto de la filo. La 8an de aŭgusto ŝi kaj Mur estis evakuitaj kun grupo de moskvaj literaturistoj al la provinca urbeto Jelabuga ĉe la rivero Kama. Restinte en fremda loko sola, sen laboro, sen financa kaj morala subteno la poetino, perdinte lastan esperon kaj volon pluvivi, la 31an de aŭgusto mortigis sin kaj estis entombigita la 2an de septembro en la loka tombejo.

La filo estis evakuita al Taŝkento kaj post atingo de la 18-jara aĝo estis mobilizita al la fronto, kie li pereis en 1944. La filino Ariadna post rehabilito en 1955 revenis en Moskvon kaj dediĉis sian pluan vivon al repravigo kaj refamigo de Marina Cvetajeva. Ŝi kolektis kaj gardis la arkivon de la patrino, klopodis pri eldonado de ŝiaj verkoj, publikigis siajn rememorojn pri la poetino.

La revenigo de la kreaĵoj de Marina Cvetajeva okazis en 1956 per publikigo de sep ŝiaj poemoj en la almanako “Literatura Moskvo”. En la postaj jaroj ŝiaj verkoj estis eldonataj torente per gigantaj eldonkvantoj.

Resume pri la krea heredaĵo de M. Cvetajeva: 800 lirikaj versaĵoj, 17 grandaj poemoj, 8 teatroverkoj, ĉirkaŭ 50 prozaĵoj, pli ol 1000 leteroj.

Apud la tombo de la poetino en Jelabuga, kiun mi vizitis ĉi-somere, situas tabulo kun ŝia poemo, kiun ŝi verkis en juneco (1913) kaj per kiu Marina Cvetajeva eterne parolas nun kun ni, ŝiaj legantoj kaj adorantoj:

Vi iras, kun mi identa,
Celante rigardon sob.
Mi estis sammalatenta!
Iranto nun preter, stop!

En man’ kun buked’ kombina –
Papavoj kun kampanul’ –
La nomon legu – Marina –
Kaj aĝon sur la tabul’.

Ne pensu, ke vi ĉe tombo,
El kiu leviĝos mi…
Mi ŝatis ridi pri sombro
De la makabra mani’!

Kaj sango fluis al vangoj,
Kaj krispis da bukloj op’…
Mi ankaŭ estis, vivantoj!
Irantoj nun preter, stop!

Plukadu por vi dum vago
La tigojn kun ruĝa ber’, –
Ne estas pli dolĉa frago
Ol sur la tombeja ter’.

Ne staru en trist-humoro
Kun la funebra kapklin’,
Serene pri mi memoru,
Serene forgesu min.

Jen striojn la suno sternas!
Vi tuta – en ora sfer’…
Ĉu vin ne troe konsternas
Nun mia voĉ’ elsub ter’?

Ludmila Novikova

Notoj

1. Ĉiuj komentoj apartenas al la aŭtoro de la eseo, same kiel tradukoj de la citataj poemoj de Cvetajeva (krom la aparte komentitaj).

2. La hejma nomo de Marina.

3. Citaĵo el la poemo “Obskurad’…” de Cvetajeva (traduko de Tatjana Auderskaja, Odeso).

4. Traduko de T. Auderskaja.

5. Tiu ĉi poemo de Cvetajeva, lokigita sur muron de domo en la urbo Leiden (Nederlando), malfermis en 1992 la kulturan projekton «Wall poems».

6. Traduko de T. Auderskaja.

7. Traduko de T. Auderskaja.

8. Ekstersocia persono (france).

9. Cvetajeva tiel skribis en aŭgusto 1918 pri la deficito de sia virina identeco en tiu periodo: “Viroj kaj virinoj por mi estas ne egale proksimaj, sed egale fremdaj”.

10. Traduko de T. Auderskaja.

11. Estro de la sekreta polico de la Stalina reĝimo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/cvetajeva

Represo, parta aŭ plena, estas permesata nur kun la permeso de la aŭtorino, Ludmila Novikova.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Nikolao Hohlov: Vintra fabelo

$
0
0

Antaŭ 65 jaroj, la 26an de februaro 1953, forpasis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891-1905-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto, sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la amikeca societo VOKS, en Esperanto konata ankaŭ kiel Nikolao Hohlov – aŭtoro de la poemaro La tajdo (1928), tradukinto de beletraj, politikaj kaj fakaj verkoj.
Okaze de la hodiaŭa datreveno ni proponas al vi relegi lian klasikiĝintan poemon Vintra fabelo.

Nikolao Hohlov

VINTRA FABELO

Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
     Kun tintila sonorad’
Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
     Sub la stela miriad’.

En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
     De la glata vintra voj’…
Mia Nita – am’ subita, de la frost’ ebriigita
     Alpremiĝas en la ĝoj’.

En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
     De la sentoj en la kor’,
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
     Kun favoro de Amor’!

Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
     Por dancanta ciganin’,
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
     Per freneza takto nin!

Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenas en sieĝo,
     Gaje ĉirpas en la knar’,
La survoja vento ĝoja en malklara gam’ hoboja
     Vokas, logas al kampar’.

Unu sono – unu juno … la unua febra kuno
     Kaj magia stelpoem’…
Mia Nita, am’ subita, de la frosto rozkisita
     Ĉion kronas per alprem’!

Ĉi tiu poemo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Rusaj poetinoj en Esperanto

$
0
0

Okaze de la Virinfesto, kiun la 8an de marto oni festas en multaj landoj, ni publikigas versaĵojn de kvar ruslingvaj poetinoj, kiujn tradukis nia Moskva kunlaborantino Ludmila Novikova. Ĉi tiuj tradukoj aperis en la marta eldono de La Ondo de Esperanto.

Bella Aĥmadulina

* * *

Dum pluraj jaroj desur mia strat’
amikaj paŝoj sonas kaj forsvenas.
Kaj la nekomprenebla forpasad’
al transfenestra sombro plenkonvenas.

Malplenas domoj de la amikar’,
dissonos tie la muzik’ neniam,
kaj nur la bluknabinoj de Degas
ordigas siajn plumojn, kiel ĉiam.

Ho ve, ho ve, do ne obsedu tim’
dumnokte vin, gracilajn, sen la gardo.
Amikoj miaj, al perfid’ inklin’
nebulas nun en viaj transrigardoj.

Ho, solsolec’! Kun kruda karakter’,
per la cirkelo fride scintilante,
vi ŝiras vivan cirklon per la fer’,
senhelpan mian peton ignorante.

Do ree voku kaj benadu min!
Mi, via favorito plenfidela,
konsolos min ĉe via ama sin’
kaj lavos min per via bluo gela.

Allasu min en via densarbar’
piedopinti kun la gesto lanta,
alpremi foliaron kaj per flar’
eksenti min orfino plenbeata.

Donacu pacon de bibliotek’
kaj de koncertoj melodiojn lunajn.
Prudentoplena, mi memoros nek
mortintojn, nek vivantojn nunajn.

Ekscios mi pri saĝo kaj malgaj’,
kaŝitan sencon montros la objektoj.
Naturo alvizaĝe staros kaj
al mi rakontos pri infansekretoj.

Jen tiam el la larmoj kaj obskur’,
el la iama povra nekompreno
de ĉiu for-amiko belkontur’
aperos kaj solviĝos sen reveno.

Tradukis Ludmila Novikova

Anna Aĥmatova

Vespere

Muzik’ sonoris en ĝarden’ –
Neesprimebla plag-amaro.
Odoris freŝe je la maro
La ostroj en glacikaten’.

Li diriŝ: “Estas mi amik’!”
Kaj tuŝis mian robkolumon.
Sed ne similas ja brakumon
De liaj manoj tuŝefik’.

Oni karesas tiel nur
La hejman birdon aŭ katidon…
En la rigard’ mi vidas ridon
Sub okulhara orvelur’.

La violona melodi’
Funebras tra nebula vato:
Do, benu la debuton Di’ –
Mi sola restis kun l’ amato!

Tradukis Ludmila Novikova

Marina Cvetajeva

* * *

Kontentas mi – vi revas ne pri mi,
Kontentas mi, ke ne pri vi mi revas,
Ke la terglob’ pro nia senpasi’
Ne glitos sub piedoj kaj ne krevos.
Kontentas mi, ke eblas sen afekt’
Sin teni kaj paroli sen komplikoj,
Ne ardi kun ruĝega vangaspekt’
Pro la hazardaj tanĝoj de l’ manikoj.

Kontentas mi, ke apud mi sen ĝen’
Alian junulinon vi karesas,
Ne sendas min en flamon de Gehen’,
Ĉar al alia ul’ mi amkonfesas.
Ke mian mildan nomon delikate vi
Neniam menciadas vane – galantul’ ja!..
Ke oni dum preĝej-ceremoni’
Neniam por ni kantos “Haleluja!”

Mi dankas vin per mano kaj per kor’
Pro tio, ke vi – tute sen kompreno! –
Amegas min: pro mia nokta dorm’,
Pro maloftec’ de niaj kunpromenoj,
Pro nia ne-vagad’ sub stelradi’,
Pro sunaj strioj, kiuj ne nin banas, –
Pro tio, ke vi revas ne pri mi,
Pro tio, ke mi – ve! – ne vin nun amas!

Tradukis Ludmila Novikova

Veronika Tuŝnova

* * *

Fidelas amon la anim’.
Ja viv’ finiĝas ne subite.
Mi ĉesos atendadi vin,
sed venos vi neatendite.
Vi venos tarde en mallum’
kun neĝo post fenestra framo,
rememorinte, ke ne plu
varmigas ni nin per la amo.
Tiom aspiros vi pri mi,
kiun forlasis vi, amata,
ke ne eltenos vicon vi
ĉe telefono aŭtomata.
Kaj rampos kvazaŭ por turment’
metroo, tramo kaj alio.
Kaj ŝtopos vojon la neĝvent’
distance de l’ pordeg-aliro…
En hejmo estos trista ord’,
tiktak’ de nadlo, libra prozo,
kiam vi frapos je la pord’,
suprenkurinte sen ripozo.
Mi donos ĉion por la am’!
Pri via ven’ mi tiom kredas,
ke ĉe la pord’ mi staras jam,
kaj frapa sono min obsedas.

Tradukis Ludmila Novikova

Ĉi tiuj tradukoj aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Oni ne rajtas represi la suprajn tradukojn sen la permeso de la tradukintino (Ludmila Novikova).
Ĉe permesita represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2018/03/poezio-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Brulvunde

$
0
0

BrulvundeCamacho, Jorge. Brulvunde / Postparolo de Nicola Ruggiero. – Partizánske: Espero, 2017. – 155 p.

Jorge Camacho nialingve estas tre speciala aŭtoro, iasence unikaĵulo, se tiel eblas diri: poemojn ŝajne li elkraĉas kiel aliaj retmesaĝajn leterojn. Brulvunde enhavas poemetojn el 2016 kaj 2017.

Kiel kutime, li montras sin tre lerta aŭtoro. Entute ne eblas doni impresojn de ĉio enlibra. Persone min trafas, sed tion certe Jorge Camacho memoros, ke la enhavataj poemetoj grandskale estas similformaj, male ol en mia propra verkado mi kutimas. Sed siastile nepre li sin montras bona majstro.

Nur kelkajn elektitajn poemojn speciale mi tuŝos. Por komenci mi nepre ne povas neglekti la temon, kiun tradicie li traktas:

Ekzemple, Carlo Minnaja (p. 9-15). Libro, en kiu Jorge Camacho silente preterirus kolegon Minnaja, impresus vere apokrifa: jam delonge ilia intermalamikiĝo fariĝis konata temo en nia literaturo. Persone tion mi bedaŭras, sed mi ja estas alia homtipo. Ĉi-libre tuta serio pompe reprezentas tiun temon.

Unu el la poemoj de la serieto speciale tiris mian atenton: La merdulo absoluta, ĉe kiu longa poetikaĵo mia asociacio estis Mezepoka Latina satiro, kiun ĉi tie bele simbolus la nupto inter Sara kaj Francesco: interese estas por mi, ke li interalie tuŝas al la proponata redaktado de nova aldono al [aŭ anstataŭigo de la] fame konata Esperanta Antologio. La du kontraŭuloj – JC&CM – do kune redaktu la novan eldonon;– ke ĉi-poeme Jorge reagis kolere kaj nee, ne estas mirinde. Mi povas bone imagi la scenon okazanta antaŭ miaj okuloj. Persone mi treege scivolas, ĉu la sugesto pri nova Esperanta Antologio estas serioza, kaj se jes, mi sincere esperas, ke ĝin redaktos iu alia kun minimume la amplena kaj larĝa rigardo de William Auld. Per sia Historio de la esperanta literaturo Carlo Minnaja kun sia kunaŭtoro miaopinie neniel montris sin inda kandidato tiutaske. Mi scivolas, kiun oni eventuale elektus por la tasko.

Ne aparte (p. 18). Sufiĉe pesimisma pri la sorto de nia lingvo – aŭ ĉu pri la sorto de nia tuta homaro?

Post la nupto de Sara kaj Francesco (p. 27). Bone, ke la duopo rigardas “al ĉiuj flankoj kaj homoj – kaj antauen”.

Paul Gubbins (p. 30). Paul Gubbins – kiel amplene! Eble li estis tia persono, ke nur amikojn li vekis.

Romo (p. 42-44). Ses poemetoj: skizetoj ĉirkaŭ la nocio Romo, por la poeto kvazaŭ hazarda loko, kie finiĝas flugvojaĝo, aŭ kie kun la edzino longe poste li vizitas muzeojn kaj trafas esperanto-amikojn, sed revenante enpense li meditas pri eble malaperonta frua kulturo, konsciiĝas pri parenceco latinida:

Sur mia lango kaj via
sama lingvo du-vizaĝe
vestiĝias aŭ pluvivas:
la itala kaj hispana
bastardoj de la latina
(animprofunde nin lulas
Mediterane’ kunliga).

Lingvo Internacia (p. 52-55). Jorge ludas tre lerte pri la plej diversaj antaŭjuĝoj de la nesciontoj pri la nocio “artefarita lingvo” – “ĵargon’ surogata, placeba, hobia, zombia”, post kio sekvas tra longa bloko da versoj, kie interalie inter ni famegajn aŭtorojn li citas (ho Probal, Zifu!), ĝis fine liavizie, ho pesimisto! la lingvo neniiĝos:

lingva fenomeno jam aborta,
grundo fru-mature malfekunda,
erco elĉerpita.

Mirigas min, se diri parenteze, ke Jorge Camacho ne mencias pri la plurlingve verkinta Manuel de Seabra, sed eble li tiun ne konis.

Kabeo 2 je (p. 116). Kabei estas nocio, kiu indikas la konduton de esperantisto, kiu rezignas pri sia idealo. Sed en la poemeto Kabeo / 2 je la aŭtoro konstatas, ke kabei ne helpas, iel eĉ simple ne eblas. Unuflanke li povas emociiĝi pri la obstinaj kredantoj je la lingvo, sed aliflanke li konstatas, ke eĉ forlasinte la lingvon, li daŭre plu uzis ĝin, same kiel ateistiĝinta ekskredanto “daŭre povas legi paĝojn de biblia libro”. Vera esperantistiĝo estas infekto neniam kuracebla – mi plene konsentas.

Entute libro, kiun nepre vi ne flankenmetos pro seninteresiĝo, male daŭre vi trafos legindajn kaj relegindajn versojn.

Gerrit Berveling

Poemaroj de Jorge Camacho

Ibere libere (kun aliaj, 1993)
Celakantoj (2004)
Saturno (2004)
Eklipsas (2007)
Koploj kaj filandroj (2009)
La silika hakilo (2011)
En la profundo (2013)
Strangaj spikoj (2016)
Palestino strangolata (2016)
Brulvunde (2017)

Ĉi tiu recenzo aperis en la postkongresa (aŭgusta-septembra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/09/recenzo-90

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Forpasis Baldur Ragnarsson (1930–2018)

$
0
0

La 25an de decembro 2018 en sia 89a vivojaro forpasis

Baldur Ragnarsson (1930–2018)

islanda lingvoinstruisto kaj lerneja inspektoro, aŭtoro de poemaroj kaj lernolibroj en la islanda lingvo, membro de Unuiĝo de Islandaj Verkistoj kaj eminenta esperantisto.

Esperantisto ekde 1949, li aktiviĝis movade en 1952 kaj dum multaj jaroj estis prezidanto de IEA kaj estrarano de la societo Aŭroro (Rejkjaviko). Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), vicprezidanto (1980-83) kaj estrarano de UEA pri kulturo kaj edukado (1980-86); prezidanto de LKK de la 62a UK (Rejkjaviko, 1977), membro de Akademio de Esperanto ekde 1979.

Lia unua poemo en Esperanto aperis en 1950 en Voĉo de Islando. Lia unua poemaro Ŝtupoj sen nomo, eldonita en 1959 kiel la unua ero en la serio Beletraj Kajeroj de Stafeto, faris lin unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj. Aperis ses pliaj poemaroj, inkluzive de La lingvo serena) (2007, kiu enhavis ankaŭ liajn prozaĵojn kaj artikolojn pri li kun la subtitolo “Plena originala verkaro”, sed ĝi ne estas “plena”, ĉar ĝin sekvis kvar pliaj originalaj poemaroj (laste Momentoj kaj meditoj en 2016), eldonitaj de Mondial en Novjorko. Aperis ankaŭ ok volumoj kun liaj tradukoj el la islanda literaturo, inkluzive de La Edda (temas pri Snorra-Edda) de Snorri Sturluson kaj tri sagaoj.

Ragnarsson tradukis el Esperanto en la islandan verkojn de William Auld, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Raymond Schwartz kaj Henri Vatré. Tradukoj de liaj Esperanto-poemoj aperis en la lingvoj angla, franca, hungara, itala, nederlanda kaj pola.

En 2007 Ragnarsson estis kandidatigita de EVA por la Nobelpremio pri literaturo; post la transformiĝo de EVA al ALE (2008), ALE ĉiujare kandidatigas lin. En 1964 Ragnarsson ricevis la premion “Arĝenta sprono” de la eldonejo Koko (Danlando); li estis honora membro de UEA (1999), ankaŭ de EVA/ALE (2007).

Ni kondolencas al la familianoj kaj amikoj de Baldur, kun kiu ni laste kunlaboris antaŭ unu jaro ĉe la preparado de la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (vd. p. 238-239).

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas teksto el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/12/nekrologo-37

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Júlia Sigmond dankas

$
0
0

dankonJúlia Sigmond. Dankon. — Cluj-Napoca: Exit, 2018. — 88 p.

Dankon estas la tria kaj la lasta libro en la serio D-D-D, kiun en 2012 komencis la volumo Dialogo kun originala Esperanta poemo de Júlia Sigmond kaj ĝiaj tradukoj en 52 lingvoj. Sekvis Doloro (2017), en kiu la esperantlingva poemo aperis en 54 tradukoj.

La nunan volumon Júlia Sigmond dediĉis al ĉiuj siaj esperantistaj geamikoj. Ŝia poemo estas tradukita al 62 lingvoj, dialektoj kaj lingvaj variaĵoj, inkluzive de du planlingvoj (Ido kaj Interlingua) kaj latino. Lingvoŝatantoj povas plezure esplori kaj kompari diverslingvajn versiojn. Oni povas uzi la libron en lingvaj festivaloj, poliglotaj kunvenoj, kaj en klubo de lingvemuloj.

Mian atenton kaptis la ilustraĵoj, kiujn kreis Orsolya Láng. Turnante la paĝojn de la libro, oni samtempe foliumas herbarion, kaj tiuj ilustraĵoj ne estas hazardo – Júlia ŝatas florojn. Dankon estas la tria libro de Júlia Sigmond, kiun ilustris Orsolya Láng. Orsolya studis filmreĝisoradon en Universitato Sapientia en Cluj-Napoca, magistriĝis en la animacia fako de Budapeŝta Arta Universitato Moholy-Nagy. Ŝi estas aŭtoro de la romaneto Laktostatuo (2015) kaj poemaro Interripo (2016).

Jen la originalo de la poemo

DANKON

Sen konsciencriproĉo
mi rigardas la rosguton
sur la ruĝa rozburĝono.
Dankon.

Mi aŭskultas la alaŭdan kanton,
la zumadon de l ’abeloj,
la plaŭdon de l’ riveretoj,
la murmuradon de la maro.
Mi skribas

leterojn, rakontojn, fabelojn,
kaj mi legas
romanojn, poemojn, eseojn.

Mi rigardas
la ridetantajn infanvizaĝojn,
kaj mi aŭskultas
la memoraĵojn de solecaj olduloj.

Sen konsciencriproĉo
mi vivas mian vivon.
Dankon.

Halina Gorecka

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/04/recenzo101

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Jorge Camacho: Esperanto restos nobla kaj nenoca hobio

$
0
0

camachoJorge Camacho, unu el la plej brilaj (laŭ kelkaj, la plej brila) Esperantaj poetoj de la 21a jarcento, respondas al la demandoj de Paweł Fischer-Kotowski pri Esperanto, verkado, poezio, Beletra Almanako, Akademio, Civito, Bonalingvismo kaj aliaj temoj.

Kial vi ekverkis en Esperanto?
Kun kelkaj negravaj esceptoj hispanlingvaj, mi ekverkis en Esperanto kiam mi komencis verki entute, kiel adoleskanto. Kredeble la lingvo mem helpis al tio. Oni povas alproprigi al si Esperanton preskaŭ kiel lingvon gepatran, ĉefe junulo en gimnazia aĝo (iasence Zamenhof mem estis la unua ekzemplo de tio).

Vi verkas ankaŭ en la hispana. Kiel diferencas esti poeto Esperanta kaj hispana? Kio malsamas en la verkado, en la publikigado, en la publika percepto de la verkoj?
De la lastaj du-tri jaroj mi verkas preskaŭ ekskluzive en la hispana (la libromerkato, la publiko de Esperantujo tro etas por pliaj titoloj mianomaj). En Esperantujo tre facilas iĝi konata verkisto, eldonigi librojn, havi almenaŭ plurajn legantojn en malsamaj kaj disaj landoj, dum en la hispana en Hispanujo eldonado (eĉ de poemaroj) estas industrio, kun troabundo de verkistoj kaj kun eldonejoj malemaj ricevi manuskriptojn. Cetere, multajn poemojn mi verkis du-lingve, paralele en la hispana kaj Esperanto, kaj eĉ kiam mi verkas en nur unu el la du lingvoj la poemo restas relative facile tradukebla, do koncerne verkadon mi ne sentas grandan diferencon… krom tio ke manko de unueca literatura lingvo pli klare senteblas en Esperanto (kie ĉiu verkisto kultivas propran varianton) ol en la hispana.

camachoKiam kaj kiel vi verkas? Ĉu vi havas ritojn aŭ kutimojn? Ĉu, ekzemple, vi verkas tuj post vekiĝo aŭ antaŭ endormiĝo, ĉu en kafejo aŭ ĉe la propra labortablo?
Kiam kaj kie ajn. Antaŭe mi kutimis skribi notojn, versojn aŭ tutajn poemojn sur paperpecoj aŭ kajeretoj, nun mi uzas tiucele la notapon de mia aptelefono, ofte verkante rekte per ĝi. Mi ne kutimas postprilabori miajn poemojn, la unuan version mi emas rigardi definitiva, krom en okazo de nepra bezono korekti aŭ modifi. Ĉiel ajn al mi pli gravas unuavice poezio mem ol verkado de poezio konkrete en Esperanto.

Kvankam vi ne partoprenas regule en la UKoj, vi certe scias ke la kongreso ĉi-jare okazos en Lahtio. Ĉu tio eble instigos vin veni? Vi havas apartan rilaton al Finnlando. Fakte, kiom kaj kiel ĝiaj kulturo kaj literaturo influis vin?
Mi trovas UKojn tro grandaj kaj amasaj, prefere mi iras al renkontiĝoj kun kelkcent partoprenantoj. Krom tio, mi evitas kongresumi somere, pro la varmego (kvankam Finnujo klimatas pli agrable), kaj mi ne aparte emas pasigi tutan semajnon en bildingo kie la samaj homoj blablaas pri la temoj ĉiamaj, do kredeble mi ne venos. Ĉiel ajn mi plurfoje vizitis Finnujon, kaj mi pli ĝuos ĝin senkongrese, i.a. ĉar mi parolas la finnan. Mi pasigis tie tre gravan jaron en mia vivo, la studjaron 1989–1990, kaj poste vizitis ĝin en diversaj okazoj. Certe tre influis min ne tiom la literaturo sed ja la finna vivkulturo, la rilato kun silento kaj kun naturo – kaj la filmoj de Aki Kaurismäki. Sed iasence mi venos al la UK ĉar UEA petis ke mi sendu miajn finntemajn poemojn por la kongreslibro aŭ simile.

De via plumo venis La Majstro kaj Martinelli kaj La liturgio de l’ foiro, aldone pluraj unuopaj poemoj, blogeroj kaj komentoj en kiuj vi kritikas la Esperantan Civiton. Kial ĝi incitas vin? Kaj kial tiel forte?
Tiuj doktuloj rigardas kaj vartas nur sian propran umbilikon. Nenion vere valoran ili kontribuis al la originala literaturo en Esperanto, kaj la tuta libro Historio de la esperanta literaturo (la “verda briko”) estas nura blufo kiun neniu serioza eldonejo naci-lingva publikigus, kaj kiun tamen iuj konatoj de nia mondeto blinde kaj hontinde aplaŭdis kaj eĉ premiis, inter ili UEA kaj La Ondo. Sed mi ne plu incitiĝas; iliajn blufilojn mi ne legas, kaj la blufulojn laŭbezone blokis en Fejsbuko kaj aliloke. Nu, tiajn pseŭdointelektulojn mi oponas ankaŭ en naci-lingva medio. En Esperantujo ili krome prezentas la malon de la zamenhofaj idealoj, kaj ili eminente sukcesis turni al fatraso ĉion kion ili tuŝis, ĉefe la homajn rilatojn.

Vi estas eble la plej fekunda el la nuntempaj Esperanto-poetoj. Samtempe la plej kritika, vi kritikas ne nur la Civiton, sed ankaŭ la bonlingvismon. Ĉu vi ne opinias, ke tiu lingva sinteno per sia aktivado maltrafas la celon, ĉar ĝi spronas lingvan kreemon ĉe la kontraŭuloj, kiel ekzemple ĉe vi?
Estas tre arogante de ilia flanko ke ili nomas sian propran dialekton “la bona lingvo”, dum fakte temas pri nura kolekto de lingvaj kapricoj (ekzemple, ili ne rezignas je la vorto “universitato”, dum en la ĉina kaj la finna oni diras, multe pli “bone”, klare kaj facile, ion similan al “superlernejo”). Persone mi prefere nomas tiun lingvovarianton “bonsaja”. Fakte Corsetti malŝparas amason da tempo kaj energio per kompilado de longega listo de evit-esprimoj, kiun oni povas renvers-uzi ankaŭ kiel vortaron de neologismoj (mi jam trovis utilajn novajn vortojn en ĝi, ekzemple ”hibriso”, troa memfido aŭ fiero). Mi ĉiel ajn bedaŭras ilian malnoblan, inkvizician manieron ataki verkistojn nomante ilin detruantoj de la lingvo.

Kiel fartas la Ibera Skolo?
Pluraj anoj de la ibera grupo (mi preferas ĉi nomon, cetere sen majuskloj) daŭre verkas aŭ tradukas, sed ĉiu iras sian propran vojon. Kompreneble ni restas bonaj amikoj, kelkaj el ni foje renkontiĝas en kongresoj, aŭ tie ĉi en Madrido, tamen mi ne dirus ke ni vere aktivas nuntempe kiel grupo. Kaj mi sentas la mankon de pli juna generacio sekvanta niajn paŝojn, kvankam disaj unuopaj verkistoj ja troveblas ie-tie.

Kiel vi taksas la nuntempan rolon de la Akademio de Esperanto? Vi mem estis akademiano, elektita en 1992 kiel unu el la plej junaj en la historio, kaj forlasis ĝin en 2001. Ĉu la evoluo estas pozitiva, negativa?
Mi de longe havas la impreson ke la Akademio ne ekzistas. Ekzemple, ĝi faris nenion kontraŭ la lingvodetruan renomadon de nomoj de bestoj kaj plantoj fare de Roux en la nova (kaj reta) PIV. Nepras ke la Akademio deklaru tiun tutan misnomaron atenco kontraŭ la fundamenton (kaj la Fundamenton) de Esperanto. Kompare kun tio, ĉion ceteran mi opinias preskaŭ bagatela ‒ aŭ apenaŭ solvebla (ekzemple la masklisman strukturon de la lingvo mem).

Beletra AlmanakoBeletra Almanako, via infano, estas jam preskaŭ 12-jara kaj baldaŭ devus aperi la 34a numero. Vi ĉefredaktis kaj poste kunredaktis ĝin ĝis la fino de 2014, ankaŭ poste vi kontribuis. Ĉu en la komenco vi antaŭvidis la sukceson kiun nun ĝuas “boao”?
Mi ĝojas ke ĝi vivas post mia eliĝo el la redakta teamo. En Esperantujo projektoj kaj agadoj tro ofte dependas de unuopulo, dum ilin devus vivigi, male, teama kunlaborado. Ĉu mi antaŭvidis la sukceson? Mi ne memoras. Sed mi esperas ke tiu sukceso daŭros longe, se la bravega eldonisto Ulrich Becker, kun la valora laborhelpo de la teamanoj, plu tenos la torĉon.

Kiu estonteco por Esperanto, por la movado, por la literaturo?
Mi ne scias. Mi supozas ke la lingvo kaj fenomeno Esperanto restos nobla kaj nenoca hobio por nerdoj kaj aliaj burĝoj, tamen cetere neglektota de la “normala” mondo. Kiel surogato de ideologio ĝi probable vivetos (vegetos?) ankoraŭ jardekojn. Pri la movado mi pli pesimismas, konsiderante la krizan staton kaj evoluon de UEA kaj delirajn fenomenojn kiel la E-Civito kaj t. n. bonalingvismo. Cetere, pri ĉio ĉi mi verkis jam sufiĉe multajn poemojn… Laste mi havas la impreson ke la novaj generacioj ne plu kundividas la literaturan lingvon de Zamenhof, Kalocsay, Waringhien, Auld, Baldur Ragnarsson, Boulton, Nervi, Mao Zifu, Fernández, Neves, Montagut, Ruggiero, Moinhos… Kien evoluos la lingvo, kaj la E-beletro, tenata de homoj kiuj eklernis ĝin fulme sed ne ĝisfunde per Duolingo kaj simile? Sed eble temas nur pri miaj propraj antaŭjuĝoj…

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/07/camacho

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn


Dimanĉa poezio: Ludoviko Zamenhof

$
0
0

BLKEkde hodiaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperos poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio.

La unua poeto en nia dimanĉa rubriko, nature, estas Ludoviko Zamenhof (1859-1917), kiu verkis la plej fruajn poemojn en Esperanto.
Du el ili estas ĉi-sube.

Agrablan legadon!

MIA PENSO

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?”
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta
Post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan –
La junecon – mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras, –
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro –
Venu tuj al mi la morto,
En espero – sen doloro!

HO, MIA KOR’

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

Ĉi tiuj poemoj aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Lagu pli pri la poezia kreado de Zamenhof en la artikolo de Gerrit Berveling, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207) kaj en nia novaĵretejo http://sezonoj.ru/2011/12/trezoro207/

Ĝis la sekva dimanĉo!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/09/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Dimanĉa poezio: Antoni Grabowski

$
0
0

Baza Literatura KrestomatioEn la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La dua poeto en nia dimanĉa poezia rubriko estas la pola kemiisto Antoni Grabowski (1857-1921).

En 1886 Grabowski lernis Volapukon kaj aliĝis al la Viena Volapukista Klubo, sed, aĉetinte somere 1887 la Unuan Libron, li baldaŭ tradukis el la rusa en Esperanton la novelon Neĝa blovado de Aleksandr Puŝkin, kiu en 1888 iĝis la unua beletra libro eldonita en Esperanto.

Antoni GrabowskiLaŭ la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK):

«Kvankam Grabowski verkis malmultajn Esperanto-poemojn, oni konsideras lin “patro de la Esperanta poezio” pro la unua poezia Esperanto-antologio La liro de la Esperantistoj (23 originalaj kaj 87 tradukitaj poemoj), kiun li kompilis kaj eldonis en 1893, kaj pro liaj tradukoj, inter kiuj elstaras la antologio El parnaso de popoloj (1913), kompilita kaj tradukita de li el trideko da lingvoj (kun kelkaj originalaj poemoj), kaj Sinjoro Tadeo (1918) de A. Mickiewicz, kiun li tradukis dum la Unua Mondmilito». (NDK, p. 110-111)

Hodiaŭ ni proponas al vi legi lian poemon Sur unu kordo.

Agrablan legadon!

 

SUR UNU KORDO

(Defendo de l’ rimo)

Sur lir’ dukorda, diris oni,
Ne eblas rima son’, kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten’.

Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim’ estrin’ de Dante,
Vestite en ĥiton’ aŭ ĥlen’.

Dukorda liro? – Tial zumi
Kaj tinti adasiste mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem’!

Dukorda lir’ ne igas fini
La kanton, se nur en lernej’
De l’ granda majstro Paganini
Ni studis diligente plej.

Ŝiriĝis kord’!… Apollo punu
Liriston, se ne scias li
Ludadi plu, sur lasta unu
en tri-kvin-sep-a pozici’!

Senrima kanto estas por mi
Flor’ sekigita sen odor’,
Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi –
La muzikistoj flugis for.

Jen fluis riveret’ antaŭ mi,
Sed marĉon formas nun, kaj jam
Ne scias murmureti, ŝaŭmi;
Ĝin kovris ia ŝima skvam’.

Kun rimoj dolĉa kant’, sen ili
Parol’ senmelodia, ĉar
Kiel ĝi povas fajfi, trili
Kun najtingal’ en arbetar’?

De l’ rim’ potencon konas ĉiu,
Ĝi muĝu, fulmu, tondru tuj!
Ekfrapu kor’, okul’ radiu:
“Antaŭen filoj de l’ patruj’!”

Sur stel-standardo Majstro-bardo,
Skribante himnon, rimis ĝin;
Esper’ sonoru al homar’ do
Per rim’ en teropartoj kvin!

(1913)

Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 22-23), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu pli pri Grabowski en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 110-11.

Ĝis la sekva dimanĉo!

AlKo

Pli frue aperis:

Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/09/grabowski

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Dimanĉa poezio: Stanislav Schulhof

$
0
0

Baza Literatura KrestomatioEn la novaĵretejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La tria poeto en nia dimanĉa poezia rubriko estas la Bohemia juda dentkuracisto, ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro Stanislav Schulhof (1864–1919).

Schulhof estas aŭtoro de tri originalaj poemaroj (Per espero al despero, 1911; Kion la vivo alportis, 1911; Aŭtunaj floroj, 1912). Posteume aperis lia antologieto Bohemaj grenatoj (1920) kun 30 poemoj de pluraj ĉeĥaj aŭtoroj. Oni ofte konsideras lin la unua individutona lirikisto en la Esperanta poezio.

Ni proponas al vi legi lian poemon Desperanto.

Agrablan legadon!

Schulhof

DESPERANTO

Dolĉe sonas via nova nomo,
ho Espero! nia bela vorto!
En la nokto plena je sopiro
vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.

Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,
kiel kontraŭ superakvo muro,
sed vi estas sabla bariero,
ĉiam disfalanta en aero,
sed ni kredas je vi sen murmuro.

Tre agrabla vere estas sonĝo,
ankaŭ sonĝo pri la estonteco,
pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
– sukeraĵo por la infaneco.

Ni atendas vane tempon belan,
kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
vi Espero restos ĉiam stelo,
ĉiam malproksima por la homo.

Eĉ se iam jena tempo venos
post jarmiloj, kaj post miliardo,
tiam ree homon batos homo,
sed li batos lin en via nomo –
ankaŭ kun la stelo sur standardo.

(1911)

Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 43), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu pli pri Schulhof en la Esperanta Vikipedio, de kie estas prenita lia portreto.

Ĝis la sekva dimanĉo!

AlKo

Pli frue aperis:

Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/09/blk-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Dimanĉa poezio: Vasilij Devjatnin

$
0
0

Baza Literatura KrestomatioEn nia novaĵretejo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La kvara aŭtoro en nia dimanĉa versrubriko estas Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin (Девятнин, 1862-1891-1938), lingvoinstruisto, estro de subdistrikta polico, Esperanta prelegvojaĝanto kaj verkisto.

Vasilij Devjatnin iĝis konata en Esperantujo pro sia traduko de Demono de Lermontov (1894), kiun sekvis pluraj tradukoj kaj originalaĵoj versaj kaj prozaj. Ni proponas al vi lian humuran poemeton, kiun li verkis dum sia kelkjara antaŭmilita restado en Eŭropo.

DevjatninTiam Esperanto floris kaj furoris en Parizo. La Pariza Esperanto-Grupo kun pli ol 1000 membroj havis fakojn kaj sekciojn en urbaj kvartaloj. Ĉiujare funkciis pli ol cent kursoj de Esperanto. Ĉiumonate okazis komuna vespermanĝo en Hôtel Moderne, kutime kun alilanda gasto (plurfoje kun Zamenhof). Fondiĝis monduma grupo por esperantistaj aristokratoj. Oni povis ĉiutage viziti esperantistan kunvenon. Devjatin faris tion kaj verse resumis siajn impresojn.

Agrablan legadon!

Pariza Esperanta Semajno

Lundo. Kunveno de l’ luksa mondumo:
Franclingva parolo, frakaro, parfumo.

Mardo. Negranda rondeto de l’ Sudo,
Antaŭen marŝanta per paŝ’ de testudo.

Merkredo. Tre gaja Deksesa sekcio:
Lumbildoj, kartludo kaj konversacio.

Ĵaŭdo. La juna kvartalo Dekkvina:
De la prezidant’ babilado senfina.

Vendredo. Kunveno de homoj meritaj:
Paroloj senĉesaj kaj ofte… senspritaj.

Sabato. Senzorga Latina sekcio:
Ĝi revas pri dancoj kaj plu – pri nenio.

Dimanĉo. Ripozo ĝis tago sekvanta,
Kaj poste – denove al vivo bruanta!..

Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 43), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

AlKo

Pli frue aperis:

Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/09/blk-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Dimanĉa poezio: Edmond Privat

$
0
0

Baza Literatura KrestomatioEn La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La kvina gasto de nia dimanĉa versrubriko estas Edmond Privat (1889-1962). Kvankam kutime oni rememoras pri li ĉefe pro lia elstara movada rolo, interalie, kiel pledanto por Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, prezidanto de UEA (1924-1928) kaj redaktoro de ties revuo Esperanto (1920-1934), literaturŝatantoj scias, ke en sia junaĝo li verkis plurajn interesajn poemojn, kiuj aperis en la kolekto Tra l’ silento (1912).

Agrablan legadon!

LASTA KISO

Vi kien flugas, papilio,
     Tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
     Kaj venas frost’ perfide.

Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
     Briletas en nebulo.
Vi kion serĉas tra la kampo,
     Perdita somerulo?

Dezertaj estas la ĝardenoj,
     Tra kiuj vagis amo via.
Skeletoj ŝajnas la vervenoj
     Sub kverko senfolia.

Vi kial flugas en malvarmo
     Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
     Nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
     Kaj svenis bonodoroj;
Jam ne batalos vi kun vespoj
     Pri la floretaj koroj.

Jen restas nur en kampo vasta
     Velkinta krizantemo,
Sur kiu kiso via lasta
     Mortigos vin en tremo.

Ĉi tiu poemo aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 45), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Aĉetu ĝin kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu pli pri Edmond Privat en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 234-237.

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/10/blk-4

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Viewing all 89 articles
Browse latest View live